kemia kombinaĵo From Wikipedia, the free encyclopedia
Kalcia cianamido estas senkolora, blanka aŭ cindrokolora (la koloro dependas de la pureco) kemia kombinaĵo kiu reakcias kun akvo kaj estas nesolvebla en etanolo. Ĝi estas volatila ĉe altaj temperaturoj, sublimiĝas sub 1090 °C (sub atmosfera premo) kaj fandiĝas sub troa premo kun nitrogeno ĉe 1340 °C.
Kalcia cianamido | ||||
Plata kemia strukturo de la Kalcia cianamido | ||||
Kristala kemia strukturo de la Kalcia cianamido | ||||
Alternativa(j) nomo(j) | ||||
| ||||
Kemia formulo | ||||
CAS-numero-kodo | 156-62-7 | |||
ChemSpider kodo | 10669887 | |||
PubChem-kodo | 4685067 | |||
Merck Index | 15,1664 | |||
Fizikaj proprecoj | ||||
Aspekto | senkolora, blanka aŭ cindrokolora senodora solidaĵo | |||
Molmaso | 80.1021 g·mol−1 | |||
Denseco | 2.29g cm−3 | |||
Fandpunkto | 1340 °C | |||
Bolpunkto | 1150 °C | |||
Solvebleco | Akvo:reakcias g/L | |||
Sekurecaj Indikoj | ||||
Riskoj | R22 R37 R41 R15 R43 R37/38 [1] | |||
Sekureco | S26 S39 S43 S36/37/39 S22 S45 S28 | |||
Pridanĝeraj indikoj | ||||
Danĝero
| ||||
GHS etikedigo de kemiaĵoj | ||||
GHS Damaĝo-piktogramo | ||||
GHS Signalvorto | Damaĝo | |||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H261, H302, H317, H318, H335[2] | |||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P231+232, P261, P280, P305+351+338, P422[3] | |||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Kalcia cianamido malrapide reakcias kun aer-humideco estigante ureon, cianamidon, du-cianamidon kaj amoniakon. Kalcia cianamido uzatas en agrikulturo kiel nitrogenhava sterko. En kemia industrio, kalcia cianamido uzatas en la produktado de cianidoj, guanidinoj kaj vasta variaĵo da organikaj komponaĵoj.
Kalcia cianamido estas toksa substanco kaj ĉefe agadas kiel haŭto- kaj pulmoj-iritanto. Tokseco estas relative malalta sed ĝi pligrandigas kiam kombinita kun alkoholo. Agado de la cianamido sekvata per alkoholaj drinkaĵoj kaŭzas seriozan venenadon akompanata de sufokiĝo-senso. Ĉi-specifa toksefiko estas kialo por ke cianamidaj solvaĵoj estas proponataj por uzo en anti-alkoholaj drogoj.
CaC2 + N2 CaN=C=N + C |
Kalcia karbido estas tre malmola materialo, kaj la muelprocezo okazas en pluraj etapoj. Por ke ne okazu eksplodo-riskon dum la produktado de kalcia cianamido, pro liberigo de la acetilena gaso, la lastaj etapoj de la reakcio proceziĝas sub nitrogena atmosfero. La karbido reduktiĝas al konsistenco de faruno, tre simila al cemento laŭ ŝajno.[4]
CaN=C=N + 3 H2O 2 NH3 + CaCO3 |
CaN=C=N + 3 H2O Ca(OH)2 + CO(NH2)2 |
2 CaN=C=N + 3 O2 → CaCO3 + 2 N2 |
CaN=C=N + Na2CO3 + 2 C → CaCO3 + 2 NaCN |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.