Julius Fučík (komponisto)
ĉeĥa komponisto kaj dirigento (1872-1916) From Wikipedia, the free encyclopedia
Julius FUČÍK [julius fuĉik] (naskiĝis la 18-an de julio 1872, mortis la 25-an de septembro 1916) estis ĉeĥa dirigento kaj aktiva komponisto de dancmuziko. Li verkis pli ol 400 marĉojn, valsojn, polkojn, kaj aliajn formojn de danca muziko. Hodiaŭ lia plej fama komponaĵo estas la marĉo Eniro de la Gladiatoroj (ĉeĥe Vjezd gladiátorů), kiun oni oftofte ludas ĉe cirkoj. Krom tiu estas la plej konata funebra marŝo Pax vobis 1915 (Pacon al vi).
Julius Fučík | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Julius Arnošt Vilém Fučík |
Naskiĝo | 18-an de julio 1872 en Prago |
Morto | 25-an de septembro 1916 (44-jaraĝa) en Berlino, Germanio |
Mortokialo | Sarkomo |
Tombo | tombejo de Vinohrady |
Lingvoj | ĉeĥa |
Ŝtataneco | Aŭstrio-Hungario |
Alma mater | Praga konservatorio |
Familio | |
Frat(in)o | Karel Fučík (en) |
Parencoj | Julius Fučík (nevo) |
Okupo | |
Okupo | dirigento komponisto |
Verkoj | Eniro de la Gladiatoroj |
Fučík naskiĝis en Prago en 1872. Estante studanto li studis la fagoton kun Ludwig Milde, la violonon kun Antonín Bennewitz. Poste, instruata de Antonín Dvořák, li studis komponadon. En 1895 Fučík iĝis la dirigento de la ĥoro Danica.
La komponisto en 1913 transloĝiĝis en Berlinon, kie li kreis sian propran orkestron, la "Prager Tonkünstler-Orchester". Ankaŭ Fučík fondis la eldonejon Tempo Verlag por eldoni siajn komponaĵojn. Post la komenco de la unua mondmilito li iĝis malpli sukcesa finance; la eldonejo devigatis fermi, kaj la komponisto malsaniĝis. Li mortis en Berlin en 1916, estante 44-jaraĝa. Li en Prago estis enterigita.
Fučík estis la onklo de la ĉeĥa ĵurnalisto Julius Fučík.
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.