From Wikipedia, the free encyclopedia
Juan Carlos Tabío (Havano, 1943 - samloke, 18a de januaro 2021) estis kuba scenaristo, verkisto kaj kinreĝisoro.
Juan Carlos Tabío | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de septembro 1943 en Havano |
Morto | 18-an de januaro 2021 (77-jaraĝa) en Havano |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Kubo |
Okupo | |
Okupo | kinisto filmreĝisoro verkisto scenaristo filma scenaristo |
En 1961 li eklaboris en la Kuba Instituto de Kinaj Arto kaj Industrio (ICAIC) kiel helpoproduktoro, poste kiel helporeĝisoro.
Li reĝisoris 41 dokumentajn kaj fikciajn filmojn, inter kiuj du gravaj kiuj li devis kunreĝisori kun sia amiko Tomás Gutiérrez Alea, kiam li ekmalsaniĝis. La tiama filmo, Fresa y chocolate (Frago kaj ĉokolado, 1993) iĝis la unua kuba filmo nomumita por la Oskar-premioj por la plej bona eksterlanda filmo. Ĝi temas pri la konflikta rilato inter revolucia studento kaj samseksema artisto. La lasta filmo, Guantanamera, (1995) uzas jam tradiciajn elementojn en la kinarto de Tomás Gutiérrez Alea, kiel personaj interrilatoj kaj amafera komedio por alproksimiĝis al subdisvolviĝo kaj burokrataro. Li reĝisoris filmojn en kiuj stelulis gravaj geaktoroj kiel Jorge Perugorría kaj Mirtha Ibarra.
Tabío estis instruisto pri scenaro kaj reĝisorado en la Internacia Lernejo de Kino kaj Televido de San Antonio de los Baños kaj estris atelierojn pri scenaro, reĝisorado kaj dramaturgio en Panamo, Meksiko kaj Kostariko.[1]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.