hispana verkisto From Wikipedia, the free encyclopedia
José BERGAMÍN Gutiérrez (Madrido, 30-a de decembro 1895 - Hondarribia, Gipuzko, 28-a de aŭgusto 1983) estis hispana verkisto kiu kultivis eseon, teatron kaj poezion.
José Bergamín | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
José Bergamín Gutiérrez | ||
Naskiĝo | 30-an de decembro 1895 en Madrido | |
Morto | 28-an de aŭgusto 1983 (87-jaraĝa) en Hondarribia | |
Lingvoj | hispana vd | |
Ŝtataneco | Hispanio vd | |
Familio | ||
Patro | Francisco Bergamín y García (en) vd | |
Gefratoj | Rafael Bergamín vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto poeto eseisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Li estis filo de riĉa familio, de patro eks-ministro kaj patrino katolika, lasta el 13 gefiloj; tial li tendencis la kombino de politiko (komunismo) kaj katolikismo. Li studis juron en la Centra Universitato de Madrido. Liaj unuaj artikoloj aperis en la revuo Índice, ĉefredaktorita de Juan Ramón Jiménez, en 1921 kaj 1922; lia amikeco kun la granda poeto estos tiel intensa kaj daŭra kiel tiu kun Miguel de Unamuno, alia el la ĉefaj intelektaj influoj en lia verkaro. En Índice ariĝis la verkistoj de la generacio de la 27-a, kiun li preferis "Generacio de la Respubliko". Li pritraktis variajn temiojn, prefere de la literaturaj mitoj al Hispanio kiel temo, la Hispana Ora Jarcento, la mistika literaturo, la politiko kaj la taŭrludado.
Kontraŭ la diktaturo de Miguel Primo de Rivera, li partoprenis en politiko kunveno en Salamanko kun Unamuno apoge al respublikaj idealoj. En 1928 li edziĝis al Rosario, filino de la dramaturgo Carlos Arniches. Li kunlaboris en kulturaj revuoj, inter kiuj elstare en La Gaceta Literaria, fondita de Ernesto Giménez Caballero en 1927. Je la proklamo de la Dua Hispana Respubliko en 1931 li okupis por mallonge altan postenon en la unua Ministerio pri Laboro estre de Largo Caballero. En 1933 li fondis kaj ĉefredaktoris Cruz y Raya, en kiu partoprenis nombraj aŭtoroj de la 27-a ĝis lasta numero, la 39a en junio 1936, tagojn antaŭ la starto de la Hispana Enlanda Milito. En 1933 li estis publikiganta gravan eseon, Mangas y capirotes, pri la baroka teatro de la 17-a jarcento.
Dum la Respubliko Bergamín estis granda aktivulo en literaturaj kaj ĵurnalistaj etosoj. Jam en la milito, li prezidis la Aliancon de Kontraŭfaŝistaj Intelektuloj kaj estis nomumita kultura ataŝeo en la hispana ambasadejo en Parizo, kie li serĉis apogojn kaj moralajn kaj financajn por la atakita Respubliko; li ekzemple verkis en la revuoj El Mono Azul (La blua supertuto), Hora de España (Horo de Hispanio) kaj Cuadernos de Madrid (Madridaj kajeroj). Li sukcesis ekhavi por Hispanio en 1937 la sidejon de la Dua Kongreso Internacia de Verkistoj por la Defendo de la Kulturo, kiu kunvenigis pli ol cent intelektulojn el la tuta mondo. Li faris al Pablo Picasso la oficialan mendon de Gerniko por la Internacia Ekspozicio de Parizo. Tiutempe la verkisto montris tre radikalan sintenon: vestis bluan supertuton (kiel tiamaj laboristoj) kaj pafilon (kiel revoluciuloj), kaj en la gazeto El Mono Azul aperis tre radikalajn tekstojn liajn; oni atribuas al li la anoniman rubrikon A paseo (vortoludo inter "promeno" kaj "ekzekuto"), en kiu oni denoncis dekstrulajn verkistojn (foje iamaj amikoj kiel Rafael Sánchez Mazas aŭ Ernesto Giménez Caballero, tiam kaŝitaj en Madrido).[1] Laŭ Andrés Trapiello Bergamín certe pravigis la murdojn fare de komunistoj al trockistoj. Prie estas tre kontraŭaj opinioj: la monarkisto Juan Ignacio Luca de Tena akuzis lin, ke li ne defendis liajn intimajn amikojn, dum la tiama falangisto Dionisio Ridruejo defendis Bergamín, kiu laŭ li ja defendis dekstrulajn persekutitojn, akuzante Juan Ignacio Luca de Tena kiel unu el organizantoj de la puĉo de 1936.[2]
Post la venko de Franco, li ekziliĝis kunportante kopion de Poeta en Nueva York, ricevitan de Federico García Lorca tuj antaŭ lia murdo, kiun li eldonos. Li iris unue al Meksiko (1939-1947). Tie li fondis la revuon España Peregrina, kiu kolektis la aspirojn de la ekzilitaj hispanj verkistoj, kaj la Eldonejo Séneca, en kiu aperis la unuaj Obras completas de Antonio Machado kaj verkoj de Rafael Alberti, César Vallejo, Federico García Lorca kaj Luis Cernuda, inter aliaj. Krome li premierigis tri teatraĵojn kun forta politika engaĝiĝo: nome La muerte burlada (1944), La hija de Dios (1945), pri la Hekubo de Eŭripido kaj la sufero de la hispana popolo en la milito, kaj La niña guerrillera (1945), pri la nelegitimeco de la povo de la venkintaj insurekciuloj.
Li poste estis en Venezuelo (por mallonge) kaj en Urugvajo, en kies ĉefurbo Montevideo (1945-1954) li premierigis Melusina y el espejo (1952) kaj Medea la Encantadora (1954), kiu estas kristana versio de la antikvgreka mito: la protagonistino kredas sin dia kaj nekapabla kompreni la patrinecon, kiel io nur homa, mortigas siajn filojn. Poste li estis en Francio (1954-1958), kie verkis La sangre de Antígona (1956), nova metaforo pri la interfrata hispana milito, La cama, tumba del sueño o El dormitorio, ekzistadisma verko pri la malforteco de homo (1956).
Li revenis en Hispanion en 1958 kaj sukcesis ne esti ellandigita dum kelkaj jaroj. En 1961 li fondis Renuevos de Cruz y Raya en la eldonejo Cruz del Sur kiun Arturo Soria, same reveninta el ekzilo en Ĉilio, estis fondinta. Sed, estinte arestita kiel opozicianto al la diktatura reĝimo, lia hejmo suferis incendion kaj subskribinte manifeston kun pli ol cent intelektuloj adresita al la frankista ministro Manuel Fraga Iribarne apogante asturiajn ministojn asturiajn, li devis ekziliĝi denove en 1963; li revenis definitive en 1970 kaj loĝis en Madrido multajn jarojn. Li reeldonis kelkajn verkojn el sia ekzilo kaj alproksimiĝis al sainete kaj al zarzuelo (finfine li edziĝis al filino de Carlos Arniches) en la verko De una España peregrina (1972). Sed en tiu epoko li dediĉis sin ĉefe al ĵurnalismo kaj politiko, partikulare kontraŭ la procezo konata kiel Hispana Transiro, kio rezultis en oftaj cenzuroj. Li estis republikana en la unuaj demokratiaj balotoj kaj finfine li apogis la eŭskajn sendependentistojn kaj ilian koalicion Herri Batasuna per kunlaborado en ĵurnalo Egin kaj en la revuo Punto y Hora de Euskal Herria. La lastajn jarojn li vivis en Euskio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.