From Wikipedia, the free encyclopedia
John Woodward (1665-1728) estis angla kuracisto, filozofo, paleontologo, geologo, antikvaĵisto, naturalisto, profesoro en la Kolegio Gresham, en Londono kaj fondinto de la "Woodwardian Professorship of Geology", ia akademia posteno tenata de la "Departemento pri Tersciencoj" en la Universitato de Kembriĝo. Kvankam li estis ĉefa apoganto pri la graveco de la observado kaj eksperimentado, kiun hodiaŭ oni konas kiel scienco, malmultaj el liaj teorioj supervivis lin.
John Woodward | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 1-an de majo 1665 en Derbyshire | ||||
Morto | 25-an de aprilo 1728 (62-jaraĝa) en Londono | ||||
Loĝloko | Anglio vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Anglio Reĝlando de Granda Britio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | botanikisto universitata instruisto geologo vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
En 1699, li publikigis dokumenton pri siaj eksperimentoj rilate al hidroponio kun Mentha spicata kaj li malkovris ke plantoj el malpli puraj akvofontoj kreskis pli ol plantoj imergitaj en distilita akvo. Kune kun Isaac Newton (1642-1727) kaj Niels Stensen (1638-1686), li estas konsiderata unu el la vere fondintaj patroj de la geologio.[1]
Estante 16-jara li iris al Londono, li komence iĝis lernanto de komercisto pri drapaĵoj, sed pli malfrue li studis medicinon sub gvidado de D-ro Peter Barwick (1619-1705), kuracisto de la reĝo Karlo la 2-a (1630-1685). Kiel influa kuracisto, kiu neniam estis en universitato, Woodward estis grava figuro en la Diskuto pri la Antikvuloj kaj Modernuloj en Anglio de la la 18-a jarcento.
En 1692 li estis indikita kiel profesoro pri Medicino en la Kolegio de Gresham. En 1693, li elektiĝis kiel membro de la Reĝa Societo de Londono, li iĝis doktoro pri medicino far Thomas Tenison (1636-1715), ĉefepiskopo de Canterbury kaj ankaŭ far la Universitato de Kembriĝo. En 1702, li iĝis membro de la Reĝa Kolegio de Kuracistoj.
Kiam li estis ankoraŭ studanto, li interesiĝis pri botaniko kaj naturhistorio, kaj dum liaj vizitoj al Gloucestershire lia atento estis altirada de kelkaj fosilioj tie ekzistantaj. Li komencis krei sian grandan kolekton, konatan ĝis la hodiaŭaj tagoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.