From Wikipedia, the free encyclopedia
J. P. MORGAN [ĝi:-pi: morgen], plennome John Pierpont MORGAN (17-an de aprilo 1837, Hartford, Konetikuto, Usono – 31-an de marto 1913, Romo, Italio) estis usona bankisto, fervoja kaj industria magnato. Li estis ŝlosila persono en la usona financa mondo dum du jardekoj antaŭ la unua mondmilito. Li traorganizis multajn fervojajn entreprenojn, fondis la firmaojn United States Steel, International Harvester kaj General Electric.
J. P. Morgan | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-a de aprilo 1837 en Hartford, Konetikuto, Usono |
Morto | 31-a de marto 1913 en Romo, Italio |
Tombo | Cedar Hill Cemetery (en) |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Universitato de Göttingen - bildartohistorio (1854–1856) Boston English High School (en) (1853–1854) Boston English High School (en) (1851–1852) Cheshire Academy (en) (dekjaro de 1850–1851) |
Subskribo | |
Memorigilo | |
Familio | |
Patro | Junius Spencer Morgan (en) |
Patrino | Juliet Pierpont (en) |
Frat(in)oj | Mary Lyman Morgan (en) , Sarah Spencer Morgan (en) , Junius Spencer Morgan Jr. (en) kaj Juliet Pierpont Morgan (en) |
Edz(in)o | Frances Louisa Tracy (en) Amelia Sturges Morgan (en) |
Infanoj | John Pierpont Morgan, Jr. (en) ( Frances Louisa Tracy (en) ) Juliet Pierpont Hamilton (en) ( Frances Louisa Tracy (en) ) Anne Morgan (en) ( Frances Louisa Tracy (en) ) Louisa Pierpont Morgan (en) ( Frances Louisa Tracy (en) ) |
Okupo | |
Okupo | entreprenisto bankisto artkolektanto financisto |
Verkoj | Morgan-Biblioteko kaj Muzeo |
Lia patro (Junius Spencer Morgan (1813–90)) estis sukcesa bankisto. John Pierpont Morgan studis en Boston kaj Göttingen, eklaboris en 1857 kiel librotenisto ĉe la Duncan, Sherman & Co. banko, kiu reprezentis en Usono la londonan George Peabody & Co.. Li iĝis en 1861 novjorka reprezentanto de la banko de sia patro.
Li estis inter 1864 kaj 1871 membro de entrepreno Dabney, Morgan & Co., en 1871 partoprenis en la financa entrepreno Drexel, Morgan & Co., kiu iĝis baldaŭ unua-numera kredit-donanto de la federacia ŝtatkaso. La entrepreno reorganiziĝis en 1895 kiel J. P. Morgan & Co. evoluis - danke al kapablo de Morgan – al unu el la plej grandaj bankoj de la mondo. Helpe de siaj kontaktoj al banko Peabody, Morgan havis bonajn rilatojn al la londona financa mondo kaj tio helpis al li kolekti britan kapitalon en la 1870-aj jaroj por evoluigo de la usona industrio.
Li komencis en 1885 traorganizi fervojajn entreprenojn, kiam li premis je interkonsento du gvidantajn fervojojn (New York Central Railroad, Pennsylvania Railroad) kaj tiel li evitis la prezomiliton kaj konkuron pri konstruo de novaj linioj. Simile okazis en 1886 kaj li akiris ĉe ĉiu traorganizo influon en la entreprenoj, ĉar li ofte ekmembriĝis en la direktoraro. Li disvastigis sian influon inter 1885 kaj 1888 je fervojoj de Pensilvanio kaj Ohio. Post la financa paniko de 1893, oni petis lin restabiligon de aliaj entreprenoj (Southern Railroad, Erie Railroad, Northern Pacific). Li helpis stabiligon de la fervojaj prezoj kaj ĉesigis la konkuradon en orienta Usono. Li akiris plimultn en la reorganizitaj entreprenoj kaj tiel li iĝis la plej potenca fervoja magnato de la mondo. Li havis influon en 1902 pri 8000 km da fervojaj linioj.
Li kreis sindikaton um la ekonomia krizo de 1893 kaj tiu sindikato donis oron en valoro de 62 milionoj da USD al la usona registaro, tiel li savis la fiskon antaŭ la bankroto. Post tri jaroj, lia banko komencis financi radikalan transformadon de la usona industrio. Li fondis en 1891 - per kunigo de Edison General Electric kaj Thomson-Houston Electric Company - la General Electric, plej grandan elektroinstalaĵ-produktan entreprenon. Li financis en 1898 establon de Federal Steel Company, kiun li en 1901 kunigis kun Carnegie Steel Company kaj aliaj ŝtalproduktaj firmaoj al United States Steel Corporation. Tiu lasta entrepreno estis siatempe la unua firmao de la mondo, kies jaraj enspezoj superis la unu miliardon da Usono.
Li unuigis en 1902 la agromaŝin-produktajn firmaojn al International Harvester Company. Li samjare organizis International Merchant Marine, traoceanan transportan entrepreno, sed tiu ne estis tro sukcesa.
La usona financa mondo sukcese traktis la borsan kraĥon de 1907, sub gvido, direkto de J.P. Morgan. La banksindikato, gvidata de Morgan funkciis kiel Centra Banko de Usono. Kolektis registarajn deponaĵojn kaj decidis pri uzo de la mono, tiel ili sukcesis moderigi la financan krizon kaj rezervi pagkapablon de la gvidantaj bankoj kaj grandaj entreprenoj.
Post kiam li ĉesis pri traorganizo de la entreprenoj, li celis la bankojn kaj asekurajn kompaniojn, por subigi ilin. La J.P.Morgan & Co unuiĝis en 2000 kun Chase Manhattan Bank.
Ĉar li havis en sia vivo treega potenco, lin rigardis suspekteme ne nur la registaro, kaj la senvualigaj ĵurnalistoj.
Li suferis je rozaceo kaj tio rezultis grandan nazon, pro tio li estis sinĝena. Li vivis en Novjorka vilao ĉe Madison Avenue 219 en distrikto Murray Hill. En la Black Library - kovrita per nigra mahagono - okazis kelkaj gravegaj decidoj de la frua 20-a jarcento pri Novjorko kaj Usono.
Li kolektis artaĵojn kaj librojn, kiuj estis transdonitaj en 1924 al fondaĵo de Pierpont Morgan Library en Novjorko. Li aĉetis je peto de Henri Hyvernat, koptologo, kelkajn manuskriptojn el la Kopta Biblioteko de klostro Sankta Mikaelo, Egiptio. Pro tio Hyvernat poste eldonis faksimilon je lia estimo kun nomo: Bybliothecae Pierpont Morgan Codice photographice expressi.
La plej granda prilaborita safiro de la mondo estas la "Stelo de Hindio" kun pezo de 563,35 karatoj. La juvelŝtono estis trovita en Srilanko kaj John Pierpont Morgan aĉetis ĝin en 1901 kaj donacis ĝin al American Museum of Natural History, kie ĝi estas hodiaŭ rigardebla.
John Pierpont Morgan estas la nevo de James Lord Pierpont, komponisto de kristnaska kanto Jingle Bells. Lia filo estis John Pierpont Morgan la Juna, kiu plu gvidis la entreprenan imperion.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.