Johano Kajo (1510-1573) estis angla kuracisto, helenisto, erudiciulo kaj dua fondinto de la nuna "Gonville and Caius College", en Kembriĝo. Li aktivis kiel persona kuracisto de la angla reĝo Eduardo la 6-a, kaj la reĝinoj Maria la 1-a kaj Elizabeta la 1-a. Tamen, li eksiĝis el tiu posteno kaŭze de siaj ligiloj al la romkatolika fido. Nekongrue li estis akuzita pri ateismo kaj pri sekreta konservado de kolekto da ornamaĵoj kaj ornatoj uzataj en la romkatolika liturgio. Ili estis trovitaj kaj bruligitaj en la tribunalo de la Kolegio.
John Kaye (1510-1573) | |||||
---|---|---|---|---|---|
medicus Anglicus | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 6-a de oktobro1510 en Norwich, Anglio | ||||
Morto | 29-a de julio 1573 en Londono, Anglio | ||||
Lingvoj | latina vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Anglio vd | ||||
Alma mater | Gonville kaj Caius College, Kembriĝo, Universitato de Padovo | ||||
Profesio | |||||
Okupo | kuracisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Johano Kajo studis teologion en Gonville Hall, Kembriĝo. Post diplomiĝo, en 1533, li vizitis Italion, kie li studis sub gvidado de la renoma Johannes Baptista Montanus (1498-1551) kaj Andreo Vesalio (1514-1564), en Padovo, kie, en 1541, li diplomiĝis kiel kuracisto.
En 1543, post vizito al pluraj lokoj en Italio, Germanio kaj Francio, li revenis al Anglio. Post reiro el Italio, li latinigis sian familinomon, kutimo uzata por mema grandigo, kvankam estis modo en lia epoko. En 1547, li aktivis kiel kuracisto, en Londono kaj estis invitata kiel membro de la Reĝa Kolegio de Kuracistoj en Londono, kie longatempe li estis prezidanto.
En 1557, en la tempo de la reĝino Maria, li pligrandigis la bazojn de sia malnova kolegio, kaj ŝanĝis la nomon "Goinville Hall" al "Kolegio Kajo", kaj dotis ĝin per pluraj institucioj, kun aldono de komplete nova tribunalo je la kostopago de 1 834 sterlingaj pundoj. En la 24-a de januaro 1559 li akceptis la majstrecon de la kolegio, okaze de la forpaso de la akademiulo D-ro Tomaso Bakono, prebendisto de Ely, kiu mortis en la 2-a de januaro 1559. Li konservis tiun postenon ĝis unu monaton antaŭ ol sia morto.
Naŭfoje li elektiĝis kiel prezidanto de la Reĝa Kolegio de Kuracistoj en Londono, kies raporto estis de li lasita en la "Annales collegii medicorum" (Analoj de la medicina kolegio, 1520-1565). Li revenis al Kembriĝo el Londono, junie de 1573, unu monaton antaŭ ol sia morto, kaj eksiĝis el sia posteno kiel majstro favore al Thomas Legge (1535-1607), profesoro en la Kolegio de Jesuo.[1] Li mortis en sia londona hejmo, en la Hospitalo de Sankta Bartolomeo, en la 29-a de julio 1573, sed lia korpo estis portita al Kembriĝo, kaj sepultita en la kapelo sub la monumento de li projektita.
Kajo estis klera, aktiva kaj bonkora figuro. En 1557, li starigis monumenton memore al la humanisto kaj kuracisto Thomas Linacre (1460-1524), en la Katedralo de Sankta Paŭlo. En 1564, li ricevis permeson de la Kolegio Gonville kaj Caius por prenado de la korpoj de du eksterleĝuloj por dissekcio. Do li estis grava pioniro en la avancitaj esploroj de la scienco pri anatomio. Li eble kreis kaj certe donacis la arĝentan kaduceon, hodiaŭ apartenanta al la Kolegio Kajo kiel parto de ties insigno. Unue li donis ĝin al la Kolegio de Kuracistoj, kaj poste donacis alian al la Kolegio de Londono.
- De medendi methodo, 1544, (Pri mezurkriterio)
- De libris suis, 1544, 1570
- Galeni de tuenda valetudine (Bazelo, 1549)
- Boke or counseill against the disease called the sweate (1552)
- De Ratsone Vicius (Loveno 1556, 8 voluma)
- De Ephemera Britannica, 1556, Londono
- Opera aliquot et versiones, Loveno, 1556
- Galeni Pergameni libri (Bazelo, 1557).
- De antiquitate Cantabrigiensis Academiæ libri duo. In quorum secundo de ..., 1568
- De Canibus Britannicis. 1570, 1729.
- De Libris propriis. Londono, 1570.
- Of Some Rare Plants and Animals (Pri kelkaj raraj plantoj kaj bestoj, Londono, 1570)
- De Pronunciatione Graecae et Latinae Linguae. Londono. 1574.
- Historiae Cantabrigiensis Academiae, 1574
- Of Englishe Dogges: The Diuersities, the Names, the Natures, and the Properties (Londono, 1576).
- Thomæ Caii ... Vindiciæ antiquitatis Academiæ oxoniensis contra Joannem ..., 1730, Thomas Caius, John Caius, Anthony à Wood, Humphrey Humphreys (sinsekve Episkopo de Bangor kaj Hereford)
- Librialiquot Graeci, kolekto da grekaj komentoj kaj pri la tekstoj de Galeno.
- De Thermis Britannicis; ekzistas duboj ĉu ĉi-verko estis iam presita
- Hippocrates de Medicamentis, (Hipokrato kaj liaj medikamentoj, unue malkovrita kaj publikigita de D-ro Caius)
- De Rariorum Animalium Et stirpium historica (Pri la historio de raraj bestoj kaj plantoj)
- De ephemera Britannica
- Compendium Erasmi Libri de verâ Theologiâ (Kompendio de Erasmo pri la vera teologio)
- De libris Galeni qui non extant
- A History of Gonville and Caius College, Christopher Nugent Lawrence Brooke
- Tudor Brasil Arkivigite je 2017-01-03 per la retarkivo Wayback Machine
- Encyclopedia.com
- Blood, Sweat and Tears: The Changing Concepts of Physiology from Antiquity ...
- Faqgs.org
- NNDB
- Catholic Encyclopedia
- Johannes Baptista Montanus (1498-1551)
- Andreo Vesalio (1514-1564)
- Thomas Legge (1535-1607)
- Thomas Linacre (1460-1524)
- Conrad Gesner (1516-1565)
- Hipokrato de Kos
- Klaŭdo Galeno
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.