Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
Regiomontanus, origine Johannes MÜLLER (naskiĝis la 6-an de junio 1436 en Unfinden apud Königsberg, mortis la 6-an de julio 1476 en Romo) estis germana matematikisto, astronomo kaj astrologo.
Regiomontanus | ||
---|---|---|
germana matematikisto, astronomo kaj astrologo | ||
Persona informo | ||
Johann Müller | ||
Naskonomo | Johann Müller Königsberg | |
Naskiĝo | 6-an de junio 1436 en Königsberg in Bayern, Elektoprinclando Saksio, Sankta Romia Imperio | |
Morto | 6-an de julio 1476 (40-jaraĝa) en Romo, Papa Ŝtato | |
Religio | katolika eklezio vd | |
Etno | Germanoj vd | |
Lingvoj | latina • germana vd | |
Ŝtataneco | Sankta Romia Imperio vd | |
Alma mater | Universitato de Vieno (1450–1457) Universitato de Lepsiko (1447–1450) vd | |
Memorigilo | ||
Profesio | ||
Alia nomo | Regiomontanus vd | |
Okupo | astronomo astrologo katolika episkopo historiisto pri matematiko matematikisto presisto vd | |
Laborkampo | Astrologio, astronomio, matematiko, meĥaniko kaj pressing (en) vd | |
Aktiva en | Nurenbergo vd | |
Doktoreca konsilisto | Georg von Peuerbach • Bazilo Besariono vd | |
Verkado | ||
Verkoj | De triangulis omnimodis ❦ Ephemerides vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Li estis konata ankaŭ kiel Johannes Molitoris de Künigsperg, Johannes Germanus, Johannes Francus, Joannes de Monte Regio. La pseŭdonomo Regiomontanus devenas de latina traduko de la universala nomo Künigsperg (Königsberg aŭ Reĝa Monto – latine Mons Regius); propra nomo devenas de profesio de lia patro (li estis muelisto).
En Vieno, li estis lernanto kaj kunlaboranto de Georg Peurbach – aŭstra astronomo kaj matematikisto, aŭtoro de enkonduko al Planedaj hipotezoj... de Ptolemeo, kiu laboris pri rekonstruo de lia originala teksto Almagest. Ili kune verkis Epitoma in Almagestum Ptolemei. En 1461 li veturis al Italio, kie li restis dum kelkaj jaroj, poste iris al Hungario, laŭ invito de reĝo Matiaso la 1-a. Ĉi tie (aŭ eĉ pli frue dum la restado en Italio) li kunlaboris kun pola astronomo Marcin Bylica de Olkusz. Ili kune prilaboris astronomiajn tabulojn kaj Disputationes inter Viennensem et Cracoviensem super Cremonensia in planetarum theoriae deliramenta.
Li popularigis kaj evoluigis la jakoban bastonon, kiun oni uzis por mezurado de angulo kaj ato de iu objekto. Li pretigis kun apogo de la pola Marcin Bylica (1433–1493) - ĉefastronomo de la hungara reĝo Matiaso - sinusajn kaj tangentajn tabelojn (ĝis 7-pozicia precizeco).
En 1475 papo Siksto la 4-a nomumis lin episkopo de Regensburgo kaj vokis lin al Romo por labori pri kalendara reformo, sed jam la postan jaron li mortis, probable pro pesto[1]. Laŭ alia fonto li ne estis episkopo, sed eble havis alian altan eklezian postenon[2].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.