germana luterana teologo kaj poeto de ekleziaj kantoj From Wikipedia, the free encyclopedia
Johannes OLEARIUS (ankaŭ Johann OLEARIUS; * 17-an de septembro 1611 en Halle (Saale); † 14-an de aprilo 1684 en Weißenfels) estis germana luterana teologo kaj poeto de ekleziaj kantoj.
Johannes Olearius (1611-1684) | ||
---|---|---|
Bildo de Johannes Olearius. | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 17-a de septembro 1611 en Halle (Saale), Germanio | |
Morto | 14-a de aprilo 1684 en Weißenfels, Germanio | |
Religio | luteranismo vd | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Germanio vd | |
Alma mater | Universitato de Wittenberg | |
Familio | ||
Patro | Johannes Olearius (en) vd | |
Gefratoj | Tilemann Olearius (en) kaj Gottfried Olearius (en) vd | |
Infanoj | Johann Gottfried Olearius (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | teologo universitata instruisto verkisto himnoverkisto vd | |
Aktiva en | Wittenberg • Halle • Weißenfels vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Johannes Olearius naskiĝis kiel tria filo de profesoro de teologio Johann Olearius (1546–1623), kiu laboris ekde 1581 en Halle kiel superintendanto kaj ĉefpastro, kaj ties edzino Sibylla, nask. Nicander (1584–1622). Lia patrino mortis en 1622, lia patro jaron poste. La knabo trovis akcepton en la domo de juristo Andreas Sartorius en Halle kaj post ties morto ĉe kortegopredikisto kaj superintendanto Simon Gedike (1549–1631) en Merseburg.
Post lernado ĉe la gimnazio en Halle kaj Merseburg li ekstudis la 19-an de oktobro 1629 teologion ĉe la universitato je Wittenberg. La 20-an de marto 1632 li akiris tie la titolon magistro de filozofio, la 15-an de februaro 1634 li habilitiĝis kiel Magister Legens per tezo pri geografio kaj la 18-an de oktobro 1635 li estis vicprofesoro de la filozofia fakultato. Post kiam Olearius ankaŭ okupiĝis pri teologio, li estis akceptata en la teologian fakultaton de la altlernejo je Wittenberg kaj tie akiris la 22-an de februaro 1638 la instrurajtigon pri teologio. En la sama jaro Olearius estis vokita kiel superintendanto al Querfurt.
Ekde 1643 Johannes Olearius estis kortegopredikisto de duko Aŭgusto de Saksio-Weißenfels en Halle. Lia doktoriĝo pri teologio okazis la 21-an de novembro 1643 en Wittenberg. Li supriĝis kiel ĉefa kortegopredikisto, fariĝis en 1657 eklezia konsilantaro kaj en 1664 ĝeneralsuperintendanto. Post la morto de la duko li estis translokita en 1680 al Weißenfels, kie li mortis la 14-an de prilo 1684 en la aĝo de 72 jaroj.
Johann Olearius famiĝis ĉefe pro siaj eklezikantaj poeziaĵoj. En 1671 aperis la unua eldono de lia libro Geistliche Singe-Kunst, kiu enhavas 1218 kantojn. El tiuj devenas 296 (laŭ Koch) resp. 240 (laŭ Lueken) de Johann Olearius. Pli vasta eldono kun 1340 pecoj sekvis jaron poste. Al la poeziaĵoj de Olearius apartenas i.a.:
Al la literatura verkaro de Olearius apartenas edifaj traktaĵoj, sed ankaŭ sciencaj tekstoj. Teologie li estis proksima al Philipp Jacob Spener.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.