From Wikipedia, the free encyclopedia
Johann Wolfgang HAMMANN (naskiĝinta Hammon la 11-an de junio 1713 en Weidenberg, mortinta la 10-an de oktobro 1785 en Lichte-Wallendorf) estis posedanto de metalurgia kaj martelega entrepreno en Katzhütte kaj princa-ŝvarcburga fabrikinspektisto. Kune kun Gotthelf Greiner li fondis en 1764 la porcelanmanufakturon en Wallendorf.
Johann Wolfgang Hammann | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1713 en Weidenberg |
Morto | 1-an de januaro 1785 (72-jaraĝa) |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | entreprenisto |
Hammann naskiĝis kiel filo de tolaĵteksisto en la bieno Unter der Linden apud la rojo Warme Steinach en la malsupra foirejo de Weidenberg. Li havis tri fratojn. La frato Johann Georg (1709-1772) estis ekde 1760 martelegestro ĉe Dittmarscher Hammer je Neuhüttendorf. Hejme li trejniĝis teksisto dum poste li aktivis kiel komercistulo kaj venis en la regionon de Ludwigsstadt. Li fondis en 1741 la supran martelejegon Wernerscher Hammer en Neuhüttendorf (nun kvartalo de Ludwigsstadt) kaj ekhavis tie familion. En 1747 Hammann venis al Katzhütte kaj luprenis metalurgian kaj martelegan fabrikon de la grafoj de Schulenburg. La tuton li mone aĉetis kvar jarojn poste kio implikis la heredan respondecon por la aliaj domoj apartenantaj al la entrepreno kaj por ĉiujn dungitojn.
Inter 1754 kaj 1756 li starigis la Miĥaelo-preĝejon de Katzhütte laŭ la stilo de kampula baroko krome li donacis al la komunumo lernejon salajronte animzorganton kaj instruiston. Pro liaj multaj meritoj li nomumitis en 1755 princa-ŝvarcburga metalurgiinspektisto.[1] Kiel loĝejon por si kaj la familianoj li starigis domon Herrenhaus (la nuna urbodomo) kun ĝardeno Herrengarten kiu iam etendiĝis ĝis Schwarza-rivero.
Ekde 1755 samtempe kiel Georg Heinrich Macheleid kaj Gotthelf Greiner el Limbach li okupiĝis pri la reinvento de porcelankreo en turingio. En la ejo de la iama bierfarejo troviĝis la unuaj fornoj. Liaj pluraj klopodoj gajni koncesion por porcelanmanufakturo en Katzhütte longe malsukcesis. En 1763 li aĉetis la Hohenthal-kavalirbieno en Walldendor (Lichte) sur la teritorio de la Dukujo Saksio-Koburgo-Saalfeld kaj translokigis (post akirko de privilegio kune kun Gotthelf Greiner en la 30.3.1764) la produktadon disde Katzhütte al Wallendorf. La Hammann-oj posedis la fabrikon en Wallendorf ĝis 1833. Poste la proprietantoj ofte ŝanĝiĝis. Porcelanaĵfarado surloke faritis ĝis 2014.
Johann Wolfgang Hammann nuptis en la 3.6.1738 en Ludwigstadt Sophia Magdalena Müller, kun kiu li havis sep infanojn el kiuj tri mortis frue:
En 1782 Johann Wolfgang Hammann nuptis en Wallendorf Johanna Maria Susanna Friedrich.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.