From Wikipedia, the free encyclopedia
Johann Philipp Förtsch (* 14-a de majo 1652 en Wertheim; † 14-a de decembro 1732) estis komponisto, ŝtatviro kaj kuracisto.
Johann Philipp Förtsch | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de majo 1652 en Wertheim |
Morto | 14-an de decembro 1732 (80-jaraĝa) en Eutin |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | komponisto politikisto kuracisto verkisto |
Förtsch naskiĝis kiel filo de urbestro de Wertheim. Li studis en Jena medicinon kaj en Bayreuth aŭ Halle (Saale) ĉe Johann Philipp Krieger kompozicion. Poste li vojaĝis tra Germanio, Nederlando kaj Francio. En 1678 li iĝis tenoro de la Hamburga Konsilantarkapelo kaj kantisto en la ĵus inaŭgurita operejo ĉe la Gänsemarkt. En Hamburgo Förtsch komponis multnombrajn operojn, kaj ĉiuj estis koncertataj. En 1680 li iĝis kiel sukcesanto de Johann Theile kapelestro de Gottorp, tamen pro politikaj tumultoj tiu ĉi ofico daŭris nur mallonge.
En 1681 Förtsch doktoriĝis ĉe la Universitato Kiel pri medicino, post kiam li krom sia muzika agado en Hamburgo, Schleswig kaj Husum aktivis kiel kuracisto. Kiam li en 1689 iĝis kortega kuracisto en Schleswig, li rezignis siajn muzikajn agadojn. En 1694 li iĝis korpokuracisto kaj kortega konsilisto de August Friedrich von Lübeck, la episkopo de Eutin. Post ties morto por mallonga tempo li transprenis en 1705 la regadon. Li ankaŭ plue aktivis kiel kuracisto kaj justickonsilisto en Eutin kaj Lübeck.
Scenaĵoj:
Sakralaj verkoj:
Instrumentaj verkoj:
Muzikeoriaj Verkoj:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.