From Wikipedia, the free encyclopedia
Johano Andreo Buknero (1783-1852) estis germana apotekisto, fizikisto, kemiisto, toksologo, kiu elstare rolis en kampo de la alkaloidoj, rezultante en la disvolviĝo de la aspirino. Li estis profesoro pri farmacio en la Universitato de Munkeno, Landshut kaj Universitato de Munkeno. En 1809, li fariĝis direktoro en la Centra Institucio de la Munkenaj Hospitaloj[1]. Li estis la unua kiu izolis, ekde blanka salo (Salix Alba), etan kvanton da kristaloj acidetaj, flavecaj, amargustaj, al kiu li nomis salikino. Li estis patro de la apotekisto Ludoviko Andreo Buknero (1813-1897).
Johann Andreas Buchner (1783-1852) | |||||
---|---|---|---|---|---|
germana farmakologo, malkovrinto de la salikino. | |||||
Persona informo | |||||
Johann Andreas Buchner | |||||
Naskiĝo | 1-an de januaro 1783 en Munkeno, Germanio | ||||
Morto | 5-a de junio 1852 en Munkeno, Germanio | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Loĝloko | Munkeno vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Bavario vd | ||||
Alma mater | Universitato de Landshut Nacia Akademio de la Sciencoj Leopoldina Akademio de Sciencoj de Munkeno Universitato de Munkeno | ||||
Familio | |||||
Infanoj | Ludwig Andreas Buchner (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | farmakologo universitata instruisto apotekisto vd | ||||
Aktiva en | Munkeno vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Johano Andreo Buknero faris siajn unuajn studojn en la Gramatika Lernejo de Munkeno, nuna Vilhelma Gimnazio[2]. Li studis apotekarton en Pfaffenhofen, kaj poste kun Johann Trommsdorff (1770-1837) en Erfurto. Tie laboris en la Farmacia Instituto, kaj ricevis sian diplomon pri doktoreco, en 1807. En 1809 li fariĝis Ĉefapotekisto de la Centra Instituto pri Farmacio[1] de Munkenaj. En tiu sama jaro li malkovris la parafinon en la Nafto de Tegernsee. Pli malfrue, li estis nomumita Asistanto ĉe la Medicina Komitato. En 1818, li estis Asocia profesoro pri Farmacio en la Universitato de Landshut[3] kaj en 1819 en la Universitato de Munkeno[4].
En 1828, Johano Andreo Buknero estis la unua kiu izolis ekde la planto Salix alba, etan kvanton da pikilformata, acideta, flaveca kaj amargusta substanco, al kiu li nomis salikino[5][6], iu β-glukozido el la aglukona saligenino aŭ salikila alkoholo, kiu efikas en la homa korpo tiel kiel la aspirino. En 1828, la esploristoj Luigi Valentino Brugnatelli (1761-1818) kaj Francesco Fontana (1794-1867) sukcesis izoli la salikinon, tamen kun malpuraĵoj.
En 1829, dank'al la klopodoj de la franca kemiisto Pierre-Joseph Leroux (1795-1871), li sukcesis izoli la Acetilsalikilatan acidon el la salikino kun sufiĉa purecogrado kaj finfine, Rafaelo Pirjo (1814-1865) estigis la salikilatan acidon kun alta purecogrado. En 1844 li estis indikita kiel plenrajta membro en la Akademio pri Sciencoj de Munkeno. Post la morto de Adolph Ferdinand Gehlen (1775-1815), li estis eldonisto de la periodaĵo "Repertorium für die Pharmacie" inter la jaroj 1815 kaj 1848.[7]. Buknero same malkovris la solaninon, en terpomoj, la nikotinon en tabakaj specimenoj, la berberinon[8] en la radikoj de berberiso, kaj la eskulinon[9] en la ŝeloj de la Eskulo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.