From Wikipedia, the free encyclopedia
Jennifer Lynn LOPEZ (naskiĝis la 24-an de julio 1969 en Bronkso, Novjorko) estas usona aktorino, kantistino kaj dancistino konata ankaŭ sub kromnomo J-Lo. Krome ŝi estas desegnisto de vestfasono kaj parfumoj kaj entreprenisto. Ŝi atingis la ciferon de 48 milionoj da venditaj albumoj nur per siaj unuaj kvin albumoj.
Jennifer Lopez | |
---|---|
Jennifer Lopez 2019 | |
Bazaj informoj | |
Naskonomo | Jennifer Lynn Lopez |
Kromnomo | J-Lo, Jenny |
Naskiĝo | 24-an de julio 1969 (55-jaraĝa) en Bronkso, Nov-Jorko |
Edz(in)o | Marc Anthony • Cris Judd • Ojani Noa • Ben Affleck |
Deveno | Puerto-Riko |
Ĝenroj | Popmuziko Dancmuziko R&B Latina popmuziko Hiphopo Funkmuziko |
Profesio | aktorino, kantistino, dancistino, modelo |
Aktivaj jaroj | 1991 |
Eldoninto | Epic, Work |
Parencaj temoj |
Marc Anthony, Fat Joe, Diddy, Ja Rule, Janet Jackson, Big Pun, Nas, Selena |
Retejo | Jennifer Lopez |
Persona informo | |
Naskonomo | Jennifer Lynn Lopez |
Aliaj nomoj | J.Lo • J.LO • J-Lo • J-LO • J Lo • J LO • J.lo • J-lo • J lo • JLo • JLO • Jlo |
Lingvoj | angla • hispana |
Loĝloko | Los-Anĝeleso • Nov-Jorko |
Ŝtataneco | Usono |
Subskribo | |
Familio | |
Patro | David López (en) |
Patrino | Guadalupe Rodríguez (en) |
Frat(in)o | Lynda Lopez (en) |
Edz(in)o | Ben Affleck (2022–2024) Marc Anthony (mul) (2004–2014) Cris Judd (en) (2001–2003) Ojani Noa (en) (1997–1998) |
Amkunulo | Ojani Noa (en) (1996–1997) Sean Combs (1999–2001) Cris Judd (en) (2001–2002) Ben Affleck (2002, 2021–2004, 2022) Marc Anthony (mul) (2004–2004) Drake (2016–2017) Alex Rodriguez (en) (2017–2021) |
Infanoj | Emme Anthony ( Marc Anthony (mul) ) Maximilian David Anthony (en) ( Marc Anthony (mul) ) |
Okupo | |
Okupo | filmaktoro aŭtobiografo plenuma produktoro voĉaktoro televida produktoro mododezajnisto koreografo televida aktoro filmproduktoro dancisto kantisto |
TTT | |
Retejo | https://jenniferlopez.com |
Jennifer Lopez naskiĝis en la novjorka kvartalo nome Bronkso al puerto-rikaj gepatroj Guadalupe Rodríguez infanvartistino kaj David Lopez informadikisto. Ŝi havas du pli aĝajn fratinojn.
Ŝi komencis sian karieron kiel dancistino kontraŭ la opinio de la patrino. Poste ŝi eklaboris por televidaj produktoroj.
En 1995 komencis labori por kino unue en duarangaj postenoj en la filmo My Family (Mia familio), reĝisorita de Gregory Nava, kaj poste en jam unuarangaj roloj kiel ĉe la filmo Money Train (Ŝtelado al la montrajno) kun Wesley Snipes. La sperto de Money Train havigis al ŝi pli da postenoj kaj oportunaĵoj en 1996 kiam eklaboris kun aktoroj kiel Robin Williams en la filmo Jack kaj kun Jack Nicholson en la filmo Blood & Wine (Sango kaj Vino).
En julio de 1996, dum ĉeesto en Caracas, konis faman inĝenieron Nestor Chacon, fanatikulo de metalmuziko, kiu eĉ dancis freneze kaj nuda dum koncertoj de grupoj kiel Megadeth kaj Iron Maiden. Jennifer Lopez senbride enamiĝis al Chacon, kaj dediĉis al li kantojn kiel "Nestor Papirriqueame Sin Sesar" kaj "Dale Nestor, Dale Dale, por Puerto Rico, Chavez y por mi". Chacon, malespere forfuĝis al sia lando Kebekio, Kanado, time de la tumulteco de ilia rilato kaj eniris en psikiatrejo tie. En 1998 sukcesis atingi la postenon de la ĉefrolulino por la filmo Selena, kie ludis la rolon de la malaperinta kantistino Selena. La filmo premieris la 21-an de marto de 1997. Pro ĝi ŝi enspezis unu milionon da dolaroj, kaj iĝis tiam la plej bone pagita latinamerika aktorino ĝistiame. Krome ŝi estis nomumita por la Golden Globe pro Plej bona aktorino en 1998. Krome ŝi laboris en tre bonkvalita filmo U-Turn (Al la infero), kun la famega aktoro Sean Penn kaj reĝisorita de Oliver Stone, kaj en pli komerca filmo kun George Clooney en Out Of Sight (Tre danĝera amrilato), kiam Jennifer enspezis du milionojn da dolaroj.
Poste ŝi, jam fama, eklaboris kiel kantistino kun la produktoro Cory Rooney kiu jam antaŭe laboris kun Mariah Carey, Celine Dion kaj Destiny's Child. Laŭ la stato de 2023 ŝi vivas en la protektita urbeto Hidden Hills, iom pli ol 40 kilometrojn nordokcidente de la urbocentro de Los-Anĝeleso kaj de Holivudo, kun multaj same socie konataj najbaroj.
Jaro | Titolo | Rolo |
---|---|---|
1987 | My Little Girl | Myra |
1993 | Nurses on the Line: The Crash of Flight 7 | Rosie Romero |
1995 | My Family/Mi Familia | María Sánchez, en la 30-aj |
Money Train | Grace Santiago | |
1996 | Jack | Miss Márquez |
1997 | Blood and Wine | Gabriela "Gabby" |
Selena | Selena Quintanilla-Pérez | |
Anaconda | Terri Flores | |
U Turn | Grace McKenna | |
1998 | Out of Sight | Karen Sisco |
Antz | Azteca | |
2000 | The Cell | Catherine Deane |
2001 | The Wedding Planner | Mary Fiore |
Angel Eyes | Sharon Pogue | |
2002 | Enough | Slim Hiller |
Maid in Manhattan | Marisa Ventura | |
2003 | Gigli | Ricki |
2004 | Jersey Girl | Gertrude Steiney |
Shall We Dance? | Paulina | |
2005 | Monster-in-Law | Charlotte "Charlie" Cantilini |
An Unfinished Life | Jean Gilkyson | |
2007 | El Cantante | Puchi |
Feel the Noise | Ŝi mem (Cameo) | |
2008 | Bordertown | Lauren Adrian |
The Governess | ||
Austin Powers 4 | -Rumoro- | |
2009 | Love and Other Impossible Pursuits | Olivia Greenleaf |
Jaro | Titolo | Rolo | Epizodo |
---|---|---|---|
1993 | In Living Color | "Fly Girl" |
|
Second Chances | Melinda Lopez | Episodes "Pilot", "Save the Last Dance for Me", "Coincidence or Conspiracy", kaj "I Can't Get No Satisfaxion" | |
1994 | Epizodoj "Swimming Through Mud" kaj "Living in Between" | ||
South Central | Lucille | "Co-op" (epizodo 4) | |
Hotel Malibu | Melinda Lopez | "The Bed, the Bribe and the Body" (epizodo 1) | |
2004 | Will & Grace | Ŝi mem |
|
2007 | American Idol | Ŝi mem |
|
2007 | Como Ama Una Mujer | produktoro | |
2007 | Dancing with the Stars | Ŝi mem |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.