Remove ads
belga kemiisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Jean Servais STAS (21a de Aŭgusto 1813 – 13a de Decembro 1891) estis belga analiza kemiisto kiu kun-mezuris la mason de karbono.
Jean Stas | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 21-an de aŭgusto 1813 en Loveno | ||||
Morto | 13-an de decembro 1891 (78-jaraĝa) en Bruselo | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Belgio vd | ||||
Alma mater | State University of Leuven (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | kemiisto kuracisto toksologo universitata instruisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li laboris en la Franca Politeknika Lernejo en Parizo sub direktorado de Jean-Baptiste Dumas. Stas kaj Dumas determinis la atomomason de karbono pesante specimenon de pura materialo, bruligante ĝin en pura oksigeno, kaj poste pesante la karbondioksidon produktitan. Li akiris internacian famon pree de la determinado de la atomomaso de elementoj pli akurate ol iam antaŭe, uzante atoman mason de 16 por oksigeno kiel normigo. Liaj rezultoj malpravigis la hipotezon de la angla fizikisto William Prout, ke ĉiuj atomomasoj devas esti integraj multobloj de tiu de hidrogeno. Tiuj zorgaj, akurataj atompezaj mezuroj fare de Stas helpis meti la fundamenton por la perioda sistemo de elementoj de Dmitrij Mendelejev kaj aliaj.[1]
Sekvante la pioniran laboron de Lavoisier kaj lian aserton pri la maskonservado, la longdaŭraj kaj detalaj eksperimentoj de Stas subtenis la striktan akuratecon de tiu leŭo en la kemiaj reakcioj,[2] kvankam fakte ili estis plenumitaj cele al tute aliaj intencoj. Lia esplorado[3][4] indikis, ke en certaj reakcioj la perdo aŭ gajno ne povis esti de pli ol el 2 ĝis 4 partoj en 100 000.[5] La diferenco en la akurateco celita kaj atingita de Lavoisier unuflanke, kaj de Morley kaj Stas aliflanke, estas enorma.[6]
En 1850 Stas science pruvis, ke la belga grafo Hippolyte Visart de Bocarmé estis murdinta sian bofraton venenante lin per nikotino.[7]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.