Remove ads
hispana verkisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Javier Rafael MORO Lapierre (Madrido, 11a de februaro 1955) estas hispana verkisto. En 2011 li estis premiita per la Premio Planeta pro la romano El imperio eres tú, kaj en 2018 per la Premio Primavera de Novela pro Mi pecado.
Javier Moro | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 11-an de februaro 1955 (69-jaraĝa) en Madrido | ||||
Lingvoj | hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Hispanio Francio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto biografo scenaristo vd | ||||
Aktiva dum | 1992– vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li estas nevo de la franca verkisto Dominique Lapierre kaj tre juna, li vojaĝis kun sia patro, postenulo de TWA, al landoj de Afriko, Azio kaj Ameriko. Tiuj vojaĝo iĝis gravaj memoroj de la infanaĝo kaj reaperis poste en liaj libroj. Inter 1973 kaj 1978 li studis Historion kaj Antropologion en la Universitato de Jussieu.
Li estis ofta kunlaboranto de amaskomunikiloj kaj landaj kaj eksterlandaj, kaj laboris kiel esploristo por kelkaj libroj de Dominique Lapierre kaj Larry Collins, kunproduktoris filmojn kiel Valentina kaj 1919: Crónica del alba, ambaŭ bazitaj sur verko de Ramón J. Sender.
Por verki sian unuan romanon, Senderos de libertad (1992), "li vojaĝis dum tri jaroj tra Amazonio per aviadilo, kanuo, aŭtobuso kaj eĉ piede por rekonstrui la historion de Chico Mendes, malriĉa kaŭĉuklaboristo kiu iĝis internacia simbolo de la defendo de la medio".[1]
Lia dua romano, El pie de Jaipur, aperis tri jarojn poste kaj estas la unu kies agado okazas almenaŭ parte, en Azio: temas pri juna franca studento kiu suferis akcidenton kaj kamboĝano survivanto de la epoko de la Ruĝaj Kmeroj kiuj interkonatiĝis koincide en kliniko. Sekvis kvar libroj kies agado okazas en tiu kontinento: Las montañas de Buda (1998) kies agado okazas en Tibeto; Era medianoche en Bhopal (2001), en Barato same kiel la du sekvaj romanoj (verkita kun Dominique Lapierre, pri la Bopala tragedio, nome kemia amasvenenigo okazinta la 3an de decembro 1984); Pasión india (2005), historio de la hispana dancistino Anita Delgado kaj la maraĥao de Kapurtala, Jagatjit Singh; kaj El sari rojo, historio de la familio de Mahatma Gandhi tra la okuloj de Sonia Gandhi, verko kiu okazigis skandalon en Barato.
La agado de El imperio eres tú, revenis al Sudameriko: temas pri la vivo de la imperiestro Petro la 1-a de Brazilo, kiu estis dum mallonge ankaŭ reĝo de Portugalio. Tiu romano havigis al li la Premion Planeta 2011.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.