From Wikipedia, the free encyclopedia
la Bopala tragedio okazinta dum la nokto inter la 2-a kaj la 3-a de decembro 1984, estas la plej grava industria katastrofo ĝis nun.
Pro eksplodo en fabrikejo de la firmao Union Carbide (kiu poste alinomiĝis al Dow Chemical) tunojn da metilocianato (H3C-N=C=O)[1], potenca gasa veneno, ellasiĝis en la aero de la urbo Bopalo. Oficiale, 3 828 loĝantoj mortis kaj centoj da miloj da aliaj suferis sekvaĵojn pli malpli daŭrajn, eĉ definitivajn. Fakte, la reala nombro da mortoj restas nekonata: oni parolis pri 10 000 mortintoj.
Warren Anderson, tiama estro de Union Carbide, akuzita de murdo far de la barata juĝpovo, neniam prezentiĝis al sia proceso. Li nun vivas en Long Island.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.