From Wikipedia, the free encyclopedia
Jaroslavla stacidomo (Jaroslavskij vokzal, ruse Ярославский вокзал) estas unu el naŭ ĉefaj pasaĝeraj fervojaj stacidomoj de Moskvo, fervoja stacio "Moskva-Passaĵirskaja-Jaroslavskaja" de Moskva fervojo.
Jaroslavla stacidomo | |||
---|---|---|---|
Originala nomo | Ярославский вокзал | ||
fervoja stacidomo • kapostacio • stacio sur tera surfaco | |||
Situo | |||
Lando | Rusio | ||
Geografia situo | 55° 46′ 36″ N, 37° 39′ 26″ O (mapo)55.7767937.657264 | ||
| |||
Ecoj | |||
Vendo de vojaĝbiletoj | jes | ||
Trakoj | 15 | ||
Kajoj | 11 | ||
Historio | |||
Administrado kaj utiligado | |||
Trafikanto | Rusiaj Fervojoj | ||
Kodo ESR | 195506 | ||
Kodo Ekspress-3 | 2000002 | ||
Ligita transporto | Metroo:
Komsomolskaja | ||
En TTT | Jaroslavla stacidomo ĉe "ESR" Jaroslavla stacidomo ĉe "Ekspress" | ||
Ĝi situas ĉe la Komsomolskaja placo (adreso:Komsomolskaja placo, domo 5).
De la stacio forveturadas trajnoj laŭ nord-orienta direkto, interalie al Uralo, Siberio kaj Fora Oriento. Ĉi tie komenciĝas la fama Transsiberia fervojo, kiu longas preskaŭ 10 mil km kaj kunligas Moskvon kun la urbo Vladivostok ĉe la Pacifika Oceano.
En 1862 inter la tiam estinta proksime lageto Krasnij ("Ruĝa") kaj Nikolajevsij (nun - Leningrada) stacidomo aperis malgranda stacidomo de Jaroslavla fervojo. Tio estis 69-kilometra linio ĝis la apudmoskva urbo Sergijev Posad, konata pro tie estanta Monaĥejo de Sankta Triunuo. La unua trajno forveturis la 22-an de julio 1862. La 18-an de aŭgusto 1862 Moskva metropolito Filaret konsekris la fervojon, malgraŭ li malaprobis ĝian ekfunkcion: li opiniis, ke la pilgrimantoj, kiuj komencis vojaĝi per trajnoj anstataŭ kutima piedirado, povas aŭskulti malbonajn rakontojn dum sia veturado[1].
Poste la fervojo atingis Arĥangelskon kaj vastajn teritoriojn de la Rusia Nordo, la stacidomo estis tute rekonstruita. La nuna konstruaĵo aperis dum 1902 - 1904, konstruita laŭ projektoj de arkitekto F.Ŝeĥtel[1].
La stacidomo estis serioze rekonstruita ankaŭ en 1960-aj kaj en 1990-aj jaroj.
Jaroslavskij stacidomo ĝis 1902 | Konstruado de la nova stacidomo | Jaroslavla stacidomo en komenco de la 20-a jarcento |
Dekomence (ĝis 1870) la stacidomo estis nomata Troickij ("Triunua") de la Triunua monaĥejo en Sergujev Posad. Poste ĝi akiris nomon Jaroslavskij (Jaroslavla). Dum la periodo 1922 - 1955 oni nomis ĝin Severnij ("Norda").
La stacidomo estas unu el unikaj moskvaj konstruaĵoj. Unu el ĝiaj turoj similas Moskvan Kremlon, la alia similas preĝejojn de la Norda Rusio. Frontono super enirejo al la vestiblo similas pordegon de la Monaĥejo de Savinto en Jaroslavl. Centre de la konstruaĵo arkitekto Ŝeĥtel almetis blazonojn de la tri urboj, kunligitajn de Jaroslavla fervojo: Moskvo (Sankta Georgo), Arĥangelsko (arkianĝelo Miĥaelo) kaj Jaroslavl (urso kun halebardo). Muroj de la ĉefa vestiblo estis kovritaj de paneloj, faritaj de pentristo Konstanteno Korovin[2].
La stacidomo havas 6 kajojn kaj 10 pasaĝerajn trakojn (Skemo de la stacidomo Arkivigite je 2013-12-28 per la retarkivo Wayback Machine).
De la stacio ekzistas regula trafiko (long-distancaj itineroj) ĝis la jenaj lokoj:
Jaroslavla stacidomo en 1982 | Trajno Moskvo - Pekino | KP 0 de Transsiberia fervojo |
Per rektaj itineroj de apudurbaj elektrotrajnoj atingeblas urboj Mitiŝĉi, Korolov, Puŝkino, Sergijev Posad, Aleksandrov (Vladimira provinco), Ŝĉolkovo, Krasnoarmejsk kaj aliaj.
Ekzistas rapidtrajnoj "Ekspres" ĝis Aleksandrov, Monino, Frjazino kaj "Sputnik" ĝis Bolŝevo (Korolov), Mitiŝĉi, Puŝkino.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.