Jen listo de okazaĵoj en januaro 2017:
- 1-a de januaro
- 2-a de januaro
- Atenco per aŭto-bombo okazigis 30 mortojn en ŝijaisma kvartalo de Bagdado, Irako.
- 6-a de januaro
- Nova lukto inter malliberigitoj okazigis almenaŭ 30 mortojn en prizono de la subŝtato Roraima, Brazilo.
- Kvin mortoj kaj granda tumulto pro protestoj kontraŭ plialtigo de la prezo de benzino en Meksiko.
- 7-a de januaro
- 8-a de januaro
- 10-a de januaro
- Pli ol 25 mortoj en suda Tajlando pro inundoj.
- Tajdo de malvarmo okazigas en unu semajno pli ol 80 mortojn en Eŭropo.
- Pli ol 20 mortoj pro atenco proksime al la Afgana Parlamento en Kabulo, Afganio.
- 15-a de januaro
- Nova ribelo de malliberigitoj okazigis almenaŭ 27 mortojn en prizono de la subŝtato Natal, Brazilo.
- 16-a de januaro
- 37 mortoj pro falo de aviadilo sur loĝejoj ĉe la flughaveno de Biŝkeko en Kirgizio.
- 17-a de januaro
- La niĝeria armeo erare bombardis kampadejon de rifuĝintoj kaj okazigis 70 mortojn de civiluloj.
- 18-a de januaro
- Lavango kovris kaj detruis hotelon en Abruco, Italio, kun pli ol 30 personoj ene, el kiuj dek estos savitaj.
- Atenco kontraŭ militista bazo en Gao, Malio, okazigis 77 mortojn.
- 19-a de januaro
- Almenaŭ 30 fajroestingistoj kaj aliaj 20 personoj mortis pro faldetruo de konstruaĵo dum incendio en Teherano.
- La nova prezidanto de Gambio, nome Adama Barrow, faras enpoviĝan ceremonion en Senegalo dum kelkaj landoj pretas interveni en Gambion ĉar la elpostenigita prezidento, nome Yahya Jammeh, malakceptas balotperdon.
- 20-a de januaro
- Almenaŭ 16 personoj, ĉefe hungaraj junuloj, mortis pro bus-akcidento kaj incendio proksime de Verono, norda Italio.
- Ceremonio de enpoviĝo de Donald Trump kiel prezidento de Usono. Cent arestitoj en la protestoj okazantaj en Vaŝingtono.
- 21-a de januaro
- Almenaŭ 36 mortoj pro trajnakcidento ĉe Kuneru, Barato.
- La eksa prezidanto de Gambio, nome Yahya Jammeh, finfine abandonas Gambion post la premo de najbaraj landoj, kiuj apogis ties elpostenigon.
- 24-a de januaro
- 25-a de januaro
- 27-a de januaro
- Prezidanto Donald Trump subskribas administran ordonon kiu malpermesas al civitanoj de sep landoj kun islama plimulto eniri en Usonon.
- 28-a de januaro
- Dum unu semajno tajdo de centoj de incendioj, ĉefe homintencaj, okazigis teruran detruon kaj almenaŭ dekon da mortoj, ĉefe fajrestingistoj, en Ĉilio.
- 29-a de januaro
- Atenco kontraŭ moskeo en Kebeko, Kanado, okazigas 6 mortojn.
- Pli ol 47 personoj mortiĝis kiam kamiono kiu transportis invititojn el nupto sinkis en riveron proksime al Anjozorobe, Madagaskaro.
- 30-a de januaro