Jakob Bernoulli

From Wikipedia, the free encyclopedia

Jakob Bernoulli

Jakob Bernoulli (france Jacques) naskiĝis la 27-an de decembro 1654 en Basel kaj mortis la 16-an de aŭgusto 1705. Li estis matematikisto, plej aĝa frato de Johann Bernoulli, kaj onklo de Daniel Bernoulli.

Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Jakob Bernoulli
Thumb
Persona informo
Jakob Bernoulli
Naskiĝo 5-an de januaro 1655 (1655-01-05)
en Bazelo
Morto 16-an de aŭgusto 1705 (1705-08-16) (50-jaraĝa)
en Bazelo
Tombo Katedralo de Bazelo 47.5564 °N, 7.5925 °O / 47.5564; 7.5925 (mapo) vd
Religio born again vd
Lingvoj latina franca hebrea angla germana svisgermana vd
Loĝloko Svislando vd
Ŝtataneco Svislando vd
Alma mater Universitato de Bazelo - filozofio (1671)
Universitato de Bazelo - teologio (1676) vd
Familio
Dinastio Familio Bernoulli vd
Patro Nicholas Bernoulli (en) vd
Patrino Margaretha Bernoulli (en) vd
Gefratoj Johann Bernoulli, Nicolaus Bernoulli (en) kaj Hieronymus Bernoulli (en) vd
Edz(in)o Judith Stupanus (en) vd
Profesio
Okupo matematikisto
kuracisto
fizikisto
universitata instruisto vd
Laborkampo Probabloteorio, nombroteorio, matematiko, fiziko kaj analitiko vd
Aktiva en Ĝenevo Bazelo vd
Doktoreca konsilisto Nicolas Malebranche Peter Werenfels vd
Verkado
Verkoj Ars Conjectandi 
nombroj de Bernoulli 
distribuo de Bernoulli 
lemniskato de Bernoulli 
Provo de Bernoulli 
Bernoulli process 
polinomoj de Bernoulli 
logaritma spiralo 
binomial distribution 
Bazela problemo 
neegalaĵo de Bernoulli 
Bernoulli theorem vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Fermi

Li ekkonis fizikistojn Robert Boyle kaj Robert Hooke dum vojaĝo al Anglio en 1676, post kiam li elektis matematikon kiel fakon kaj iĝis profesoro en 1687.

Li korespondis kun Gottfried Leibniz, kaj do konis infiniteziman kalkulon, kaj kunlaboris kun sia frato Johann, kiu post lia morto transprenis lian profesorecon.

Lia ĉefa verko estas Ars Conjectandi.

Kratero Bernoulli, en Luno, estas tiel nomita en omaĝo al Jakobo kaj lia frato Johann.

Kuriozaĵoj

Thumb
Ars conjectandi, 1713 (Milano, Fondazione Mansutti).

Jakob Bernoulli foje estas nomata Jakob la 1-a Bernoulli, ĉar ankaŭ lia pranevo Jakob la 2-a Bernoulli (1759–1809) estis matematikisto, kiel multaj anoj de la familio.

La naskiĝdato 27-a de decembro estas laŭ la julia kalendaro, tiam valida en multaj landoj de Eŭropo. En Svislando jam de 1584 validis la gregoria kalendaro, do oficiale Bernoulli naskiĝis la 6-an de januaro 1655.

Ŝatata esplorobjekto de Bernoulli estis la logaritma spiralo. Laŭdire li testamentis, ke lian tombon ornamu ties bildo kun la latina frazo "eadem mutata resurgo" ("ŝanĝita mi resurektas identa"). La tombo tamen montras arĥimedan spiralon.

Vidu ankaŭ

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.