From Wikipedia, the free encyclopedia
János XÁNTUS [jAnoŝ ksAntus], hungare Xántus János, angle John Xantus de Vesey estis hungara etnologo.
János Xántus | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de oktobro 1825 en Erdőcsokonya |
Morto | 13-an de decembro 1894 (69-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 29-1-10 |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Gymnasium of Cistercian Order of the Louis the Great (en) (–1843) Universitato de Pécs - juroscienco (–1847) |
Okupo | |
Okupo | zoologo natursciencisto etnografo desegnisto ornitologo vojaĝisto |
Li naskiĝis en la 5-an de oktobro 1825 en la tiama Csokonya. Li mortis en la 13-an de decembro 1894 en Budapeŝto. Lia nomo estas rekonebla en Chaenactis xantiana, Hylocharis xantusii, Phyllodactylus xanti, Xantusiidae.
Li frekventis lernejojn en Győr kaj Pécs kaj diplomis pri juro en 1847 en Pest (urbo). Li batalis en la hungara armeo en 1848, kie li estis militkaptito. La Habsburgoj kondamnis lin je mallibereco, kie li rifuĝis kaj migris al Usono. En 1853 li instruis en universitato, kolektis diversajn bestojn kaj kreskaĵojn, fine, kiel Lajos VÉSEY [lajoŝ vEŝei], servis en la usona armeo. Tiutempe Karl May profitis priskribojn de Xántus en la mondfamaj indianaj libroj. Li sendis kolektitan materialon al Hungario, tial li estis ekstera ano de Hungara Scienca Akademio. En 1861 li revizitis Hungarion, poste li estis usona diplomato, fine li hejmenvenis en 1864. Post 2 jaroj li fondis Bestoĝardenon kaj Botanikan ĝardenon de Budapeŝto, poste li vojaĝis al Cejlono, Ĉinio, Siamo, Japanio kaj Borneo. Lia kolektaĵo faris pli riĉa la Hungaran Nacian Muzeon.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.