rusa esperantisto kaj verkisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Ivan Genadieviĉ ŜIRJAEV (ruse Иван Геннадьевич Ширяев[1], ankaŭ konata kiel Johano Genadleviĉ ŝirjaev, plumnomo: Ivan Malfeliĉulo; naskiĝis la 11-an de aprilo 1877 en Vereteja, gubernio Jaroslavl; mortis la 23-an de oktobro 1933) estis rusa instruisto, post 1904 rusortodoksa pastro en Vologda[2], tradukisto kaj aŭtoro de pluraj verkoj en Esperanto. Iniciatinto kaj ĉefredaktoro de la Enciklopedio de Esperanto.
Ivan Ŝirjaev | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Ivan Malfeliĉulo |
Naskiĝo | 11-an de aprilo 1877 |
Morto | 23-an de oktobro 1933 (56-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto • rusa |
Ŝtataneco | Rusia Imperio Sovetunio |
Alma mater | séminaire théologique de Iaroslavl (fr) |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (1895–) verkisto tradukisto pastro |
Esperanto | |
Esperantisto numero | 3228 |
Ŝirjaev fariĝis esperantisto en 1895 kaj dum sia tuta vivo seninterrompe uzis Esperanton, partoprenis la literaturajn konkursojn de SFPE, La Ondo de Esperanto, Internaciaj Floraj Ludoj ktp. Li kunlaboris al L' Esperantiste, Lingvo Internacia, La Lumo, La Ondo de Esperanto, Literatura Mondo ktp.
Sub la plumnomo Ivan Malfeliĉulo li aperigis multajn artikolojn en la Esperanto-gazetaro.[mankas fonto]
Dum kelkaj jaroj ĝis majo 1930 li kompilis 2092 alfabete ordigitajn artikoletojn kaj artikolojn sub titolo Esperanto-Enciklopedio. Tiu ĉi laboraĵo fariĝis la kerno de Enciklopedio de Esperanto (Budapest 1933) kaj pro siaj meritoj li ricevis la titolon iniciatinto-ĉefredaktoro.
Post lia morto pastro K. M. Kolobaŝkin okazigis diservojn en Esperanto je lia rememoro en la preĝejo de la vilaĝo Lomigory (6-an de novembro, 11-an de novembro, 1-an de decembro).
1993 estis lanĉita sine de la eldonejo Pro Esperanto projekto de eldonado de plena verkaro de Ŝirjaev. Ĝis nun aperis tri volumoj: La Dormanta Grafino (noveloj), La Nova Vivo (romano) kaj Sen Titolo (romano). La kvara kaj lasta volumo kun rakontoj estas en preparo.
Pri Tra la Loko Ensorĉita.
|
Pri En la Vagono kaj Aliaj Rakontoj
|
Gravaj tradukoj[4][5] restis kiel manuskriptoj en lia tirkesto, nun eble perditaj aŭ ie deponitaj:[mankas fonto]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.