Isorno TI
komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
Isorno estas komunumo de la Komunumaro Onsernone kaj la Distrikto Locarno en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 334 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.
Isorno | |
---|---|
Blazono de Isorno | |
Auressio, komunumo Isorno | |
Kantono | Tiĉino |
Distrikto | Locarno |
Komunumaro | Onsernone |
Koordinatoj | 46° 12′ 11″ N 8° 40′ 30″ O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 334 |
Areo | 17,11 km² |
Alteco | 678 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 6661 |
Komunumkodo | 5137 |
Mapo de Isorno |
Isorno situas en la supra parto de la Valo Onsernone, tra kiu fluas la rivero Isorno, laŭ kiu la komunumo nomiĝas. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Auressio, Berzona, Loco, Niva, Rossa kaj Seghellina.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 17,11 km², de kiuj 79,6% estas kovritaj de arbaro, 5,4% servas por agrikulturo kaj 1,5% por setlado. [2]
La komunumo Isorno limas en nordo al Maggia, en oriento al Terre di Pedemonte, en sudo al Centovalli, en sudokcidento al Mosogno, kaj en nordokcidento al Onsernone.
Isorno situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra Isorno pasas montara vojo de Cavigliano al Onsernone. Pere de la buslinio de Onsernone al Locarno la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
La komunumo Isorno estis fondita en la jaro 2001 per kunigo de la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Auressio, Berzona kaj Loco.[3]
La unua dokumenta mencio de Auressio datiĝas el la jaro 1233 kiel Oraxio. [4] Berzona estis menciita la unuan fojon en la jaro 1265 jam kiel Berzona.[5] Loco estis menciita la unuan fojon en la jaro 1224 jam sub la aktuala nomo Loco. Bernzona kaj Loco apartenis dum mezepoko ĝis la fino de la Helveta Respubliko en la jaro 1803 al la valkomunumo Onsernone, tiam ili sendependiĝis kaj estis ĝis la integriĝo al Isorno aŭtonomaj komunumoj.[6]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.