Remove ads
muzika verko de J. S. Bach From Wikipedia, the free encyclopedia
La Inventionen und Sinfonien [Invencioj kaj simfonioj] estas verkkolekto de Johann Sebastian Bach, konsista el 15 duvoĉaj (BWV 772–786) kaj 15 trivoĉaj (BWV 787–801) polifoniaj komponaĵoj por klavarinstrumento(ekz. klavikordo aŭ klaviceno). La originala titolo tekstas „Vera instruilo“ (vd. malsupren).
Inventionen und Sinfonien | |||||
---|---|---|---|---|---|
muzika verko aŭ komponaĵo | |||||
Aŭtoroj | |||||
Lingvoj | |||||
Eldonado | |||||
| |||||
Komence la duvoĉaj pecoj titoliĝis „Praeambulum“ kaj la trivoĉaj „Fantasia“; ili estis eroj deKlavarlibreto por Wilhelm Friedemann Bach el 1720. En 1723 Bach denove kopiis ilin netaskribe – en nova alordigo kaj kun la nova titolo, kun multaj kromaj ornamoj kaj malmultaj korektadoj resp. ritmaj ŝanĝoj. Krome ekzisti pluaj du kopioj, tiu de nekonata lernanto de Bach, eble ĉ. 1723, kaj tiu de Nicolaus Gerber von 1725. Ambaŭ montras abundan ornamadon.[1] Nuntempe oni foje ankaŭ uzas krome la nomon „Du- kaj trivoĉaj invencioj“ (latine inventio = „Inventaĵo“).
En sia netoskribo el 1723 Bach ordigis la invenciojn kaj simfonioj alsuprajn laŭ tonaloj. Ne ekzistas pecoj en tonaloj tiutempe malkutimaj, male al „Bontemperita klavarinstrumento“.
La invencioj kaj simfonioj ne estas nur foje ludataj pecoj, sed ankaŭ ludoteknikaj studaĵojpor iom progresinta ludanto kaj kompoziciaj instrukcioj,[2] kaj Kontribuaĵoj al filozofio de muziko.[3] Ili enhavas multajn ekzemplojn de kontrapunkta komponmaniero.
Bach metis jenan titolon kiel "uzinstrukcio" antaŭ la manskribaĵon el 1723:
|
|
En sia Clavierübung parto 3 Bach publikigis en 1739 kvar pluajn duvoĉaj verkojn laŭ speco de invencioj, sed de klare pli granda amplekso. Li titoligis ilin tie kvar duetoj.
Cetere de Bach ekzistas nur malmultegaj kontinue duvoĉaj komponaĵoj por klavarinstrumentoj. Fugo e-minora el la unua volumo de Bontemperita klavarinstrumento verŝajne estas la ununura ekzemplo de duvoĉa fugo. La arto de la fugo enhavas kvar tre virtuozajn duvoĉajn kanonojn. Pluaj mallongaj kanonoj sporade konserviĝis, du el ili en Muzika ofero, pluraj aliaj ekestis kadre de la Goldberg-variacioj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.