Insulo de Sein / Enez Sun | ||
---|---|---|
insulo • senaŭta loko | ||
Situo | marvaste de bretona duoninsulo en Francio | |
Geografia situo | 48° 2′ 12″ N, 4° 50′ 58″ U (mapo)48.036667-4.849445 | |
| ||
Areo | 0,58 km² | |
Ŝtato | Francio | |
Teritorio | regiono Bretonio, departemento Finistère | |
Ĉefa loko | Île-de-Sein | |
mapo de insulo de Sein | ||
La insulo de Sein estas franca insulo, kiu donis sian nomon al la komunumo Île-de-Sein. Ĝi situas en la Atlantika oceano, marvaste de la bretona duoninsulo, je 8 km de la pinto de Raz, de kiu ĝi estas apartigita per la marfluegejo de Sein. Ĝia nomo en la bretona lingvo estas Enez Sun.
Ĝi situas en la departemento Finistère kaj konsistigas kun kelkaj proksimaj insuletoj, komunumon, kies nomo estas Île-de-Sein[1].
En la 17-a jarcento, la reĝo de Francio, Ludoviko la Dekkvara mem agnoskis ke Sein suferis pro la koleroj de la maro de Iroise kaj tiel ofertis malmultajn riĉofontojn al siaj loĝantoj, tial li rifuzis imposti ĝin[2].
Geografio
Situo
La insulo de Sein situas je 5 marmejloj (8 km) proksimume de la pinto de Raz. Ĝi apartenas al granita eĝo, kies mergita parto pluiras laŭ 25 km marvasten kaj konsistigas rifan baraĵon nomatan la ŝoseo de Sein. Tiu ŝoseo finiĝas iom post la lumturo de Ar-Men.
La insulo de Sein etendiĝas sur proksimume 2 km. Ĝia formo estas inversigita S el kiu la centra strangolita parto estas larĝa je apenaŭ 50 m. La oriento de la insulo estas okupita de la haveno kaj la tuto de la loĝejoj. La alta lumturo de la insulo situas ĉe la okcidenta fino.
Galerio
- La insulo vidata de la lumturo
- La Causeurs (parolantoj) de la insulo
- Vido de la pinto de Raz al la marfluegejo de Sein ; la lumturo de la Vieille kaj la tureto de la Plate estas videblaj en la malfono, kaj la insulo de Sein en la fono.
- Lumturo de la insulo ŝirmanta la vaporenergian centralon
- Turistoj sur la haveno, antaŭ la lumturo de Men Brial, somere de 2005
Notoj kaj referencoj
Bibliografio
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.