From Wikipedia, the free encyclopedia
Iroise aŭ maro Iroise estas la nomo de parto de Atlantiko etendiĝanta de insulo de Sein ĝis insulo Ouessant, en Bretonio, Francio.
Tiu maro estas fama kiel unu el la plej danĝeraj en Eŭropo : nu, ĝi estas konstante malkvieta pro fortaj fluoj, inter ili : la pasejo de Four, la raz de Sein, la pasejo de Fromveur... kaj ĝiaj multaj rifoj preskaŭ ĉiuj malmergiĝintaj je malalta tajdo, malfaciligas la navigadon. Sed ĝi estas ankaŭ konsiderata kiel unu el la plej riĉaj en biodiverseco, kio motivigis ĝian klasadon kiel rezervejon de biosfero de UNESCO en 1988 kaj kiel la unuan maran naturan parkon de Francio en oktobro 2007.
La maro Iroise estas borderita per bordo, laŭ kiu alternas plaĝoj, klifoj, dunoj kaj rioj, kiel la aberoj kiuj troviĝas norde. Sed sur ĝi estas dissemitaj rokoj, insuletoj kaj insuloj, kiuj estas aŭ izolitaj kia la insulo de Sein aŭ arigitaj kiel tiuj de la insularo Molène.
La maro Iroise estas aparte « malbone pavimita » kaj tre malkvieta pro fortegaj fluoj, tial la Ŝipara Oceanografia kaj Hidrografia Servo proponas multajn mapojn, eĉ je eta skalo, por sekurigi la navigadon.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.