Kandergrund estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Frutigen kaj ekde la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Frutigen-Suba Simme-Valo en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 811 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Kandergrund (stacidomo).
Rapidaj faktoj komunumo en Svislando ...
Kandergrund
Blazono de Kandergrund
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distriktoFrutigen-Suba Simme-Valo
Malnova distrikto ĝis 2009Frutigen
Geografia situo CH1903: 618275 / 153904 (mapo)46.536187.67686

Nombro de loĝantoj811
Areo32,1 km²
Alteco800 m super marnivelo
Poŝtkodo3716
Komunumkodo0564
Mapo de Kandergrund
vdr
Fermi

Geografio

Kander situas sur la grundo de la valo de la rivero Kander, kiel diras la signifo de la komunumnomo. La komunumo konsistas el la municipoj (kiuj en la loka alemana dialekto nomiĝas Bäuerten) Innerkandergrund, Reckental, Ausser-Rüteni, Inner-Rüteni kaj Blausee-Mitholz.

Trafiko

Kandergrund situas ĉe la grava nord-sud-trajnlinio de la Berno-Lötschberg-Sempiono-Fervojo de Berno al Valezo kaj Italio kaj estas servata per lokaj trajnoj de tiu-ĉi fervojentrepreno. Diversaj poŝtaŭtolinioj krome zorgas por la fajna distribuo. Tra la komunumo pasas ankaŭ la kantona ĉefvojo n-ro 223, la tiel nomita Lötschberg-Vojo al Kandersteg.

Historio

La unua dokumenta mencio de Kandergrund datiĝas el la jaro 1352 kiel der Kandergrund.[1]

Ĝis 1850 Kandergrund estis parto de Frutigen. La hodiaŭa komunumo Kandergrund estiĝis en la jaro 1908 per disiĝo de la komunumo Kandersteg. Dum la 2-a mondmilito en Kandergrund funkciis tri karbominejoj. Post la mondmilito la karboekspuatado ne plu estis konkurenckapabla kaj en la jaro 1949 la lasta el la tri minejoj estis fermita.

Notoj kaj referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.