Inglourious Basterds

From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

Inglourious Basterds estas german-usona militfilmo verkita de Quentin Tarantino kaj aperinta en 2009. La filmo okazas dum la Dua Mondmilito kaj rakontas la venĝon de franca judino, kies familio estis murdita de nazioj, kaj planon de judaj usonaj soldatoj, la “Sengloraj Bastardoj”, por mortigi la ĉefajn estrojn de nazia Germanio.

Rapidaj faktoj Sengloraj Bastardoj, filmo ...

La titolo de la filmo enhavas du intencajn misskribojn (Inglourious Basterds anstataŭ Inglorious Bastards).

Remove ads

Scenaro

Thumb

En 1941, SS-kolonelo Hans Landa (Christoph Waltz) pridemandas francan farmiston. Por savi sian familion, li konfesas, ke li kaŝas judan familion sub planko de sia domo. La kolonelo ordonas al siaj soldatoj mortpafi al la judoj, sed la filino Shosanna Dreyfus (Mélanie Laurent) sukcesas forkuri.

Tri jarojn poste, la usona leŭtenanto Aldo Raine (Brad Pitt) rekrutigas ok judajn usonajn soldatojn por misio en Germanio, dirante ke ili ĉiuj ŝuldas al li po 100 naziaj skalpoj. La “Bastardoj” iĝas tiom timataj de germanoj, ke Adolf Hitler mem komencas zorgi pri la afero.

Shosanna nun vivas en Parizo sub falsa nomo kaj posedas kinejon. Ŝi renkontas Frederick Zoller (Daniel Brühl), germanan soldaton, kies heroaĵoj estos rakontataj en nazia propaganda filmo, Stolz der Nation (“Fieraĵo de la nacio”). Ĉar Shosanna allogas lin, li konvinkas Joseph Goebbels organizi la premieron de la filmo en ŝia kinejo. Shosanna tiam decidas bruligi la kinejon dum la festo por mortigi la plej gravajn naziajn funkciulojn.

Dume, la brita registaro dungas Archie Hicox (Michael Fassbender) por la “Operacio Kino”. Li devos renkontiĝi kun la germana aktorino Bridget von Hammersmark (Diane Kruger) kaj la Bastardoj por bombi la kinejon dum la premiero.

Remove ads

Aktoroj

Thumb
Remove ads

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads