From Wikipedia, the free encyclopedia
Ignacio Zuloaga y Zabaleta (1870 - 1945) estis unu el la plej gravaj pentristoj hispanaj de fino de la 19a jarcento kaj komencoj de la 20a.
Ignacio Zuloaga | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de julio 1870 en Eibar |
Morto | 31-an de oktobro 1945 (75-jaraĝa) en Madrido |
Tombo | Tombejo de Polloe |
Lingvoj | eŭska • iber-cigana lingvo • hispana • franca • angla |
Ŝtataneco | Hispanio |
Alma mater | Académie de La Palette (en) |
Familio | |
Patro | Plazido Zuloaga (en) |
Okupo | |
Okupo | pentristo artkolektanto vidartisto |
Verkoj | Q17490844 Q17492129 Q17492587 Self portrait with blue background El Cristo de la sangre (Bleeding Christ) |
Li naskiĝis en provinco de Gipusko nome en Eibar (Eŭskio, Hispanio) la 20-a de junio de 1870 kaj mortiĝis en Madrido (Hispanio) la 31-a de oktobro de 1945. Li lernis artajn metiojn kun la familio kaj lia eduko kompletiĝis en Madrido, Parizo kaj Romo.
Liaj pentraĵoj kongruas kun la dramismo, la realismo kaj la intereso pri Kastilio propra de la Generacio de 1898. Li asociis kun Segovio, ties provinco kaj la temo de la torearto. En 1887 li lernis el la majstroj de la Muzeo de Prado kiaj Velázquez, El Greco, Zurbarán, Ribera kaj Goya. Li veturis al Romo en 1889, kie li lernis el la majstroj de la Renesanco.
En 1890 li translokiĝis al Parizo, nome al Montmartre. Kontaktis kun Toulouse-Lautrec, Jacques Émile Blanche, Degas, Maxime Dethomas kaj Gauguin. Ekspoziciis kun Gauguin, Van Gogh, Degas kaj Toulouse-Lautrec. En 1892 kaj 1893 li agadas en Sevilo kaj aliaj partoj de Andaluzio, serĉe de indiĝenaj temoj, kaj tie loĝas ĉefe ĝis 1898.
Komence de la 20a jarcento, li ekspozicias tra la tuta Eŭropo, vendas nombrajn pentraĵojn kaj kontaktas kun gravuloj de la hispana kaj eŭropa kulturoj kiaj Albéniz, Rainer Maria Rilke, Auguste Rodin, Picasso ktp. En 1909 li komencas turniron tra Ameriko, komence tra Usono kaj venontjare tra Sudameriko. Dum la Unua Mondmilito li engaĝiĝas ĉe la aliancanoj kaj poste kunlaboras kun la reĝo Alfonso la 13-a, kiun li portretas. El Madrido li kunlaboras kun Manuel de Falla, Ortega y Gasset aŭ Enrique Larreta. Dum la Hispana Enlanda Milito li plupentras kaj ekspozicias ekstere.
Li trovas inspiron en la temoj hispanaj. Ankaŭ dediĉis sin al mutaj naturoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.