Biblia profeto From Wikipedia, the free encyclopedia
Hoŝea, hebree: Hoseah kaj latine: Osea (8-a jarcento a.K.), esta la unua en la listo de la 12 minoraj profetoj kaj estas aŭtoro de la samnoma libro de la Malnova Testamento.
Hoŝea | |
---|---|
Biblia persono | |
homa biblia persono • homo | |
Verko | Libro de Hoŝea Epistolo al la romanoj |
Informoj | |
Sekso | vira |
Okupo | profeto |
Patro | Beeri |
Edzo/Edzino | Gomer |
Infanoj | Lo-Ammi • Lo-Ruhama |
BIBLIAJ MINORAJ PROFETOJ | |
“Hoŝea' | |
sekso = vira | |
nacio = hebrea de la norda Izraela reĝlando | |
epoko = 8-a jarcento a.K. | |
noto1= biblia profeto de la Izraela reĝlando | |
noto2 = rulaĵo de la profetaĵo (Ex Aegypto vocavi filium meum) | |
noto3 = aŭtoro de la libro de Hoŝea | |
kulto = venerata kiel sanktulo ĉe la Katolika Eklezio kiu lin liturgie honoras la 17-an de oktobro. Simile faras ĉiuj eklezioj konfesantaj la komunecon kun la sanktuloj |
Hoŝea , kie nomo signifas “la Sinjoro helpas”, vivis en la norda Izraela reĝlando en la 8-a jarcento[1]
Profeto Hoŝea, pere de sia persona dramo, volas esence priskribi la fidelecon de Dio al siaj promesoj al la homoj. En la samnoma libro la profeto, fakte, rakontas pri la senlimaj fideleco kaj amon de Dio por la izraela popolo; ĉio tio emerĝas ankaŭ per kaj tra liaj malagrablaj geedzaj eventoj, markitaj per la edzinrompo de lia edzino Gomer, kiu estis prostituitino kaj kiu forlasas la edzon por sin dediĉi al la sankta prostituado. Ĉio provokas, en la profeto, profundan vundon kaj senliman suferon, sed ne la neeblecon ŝin daŭrigi ami, ĝis pagi monan kvoton por ŝia elaĉeto, do pardoni ŝin reakceptante en sia domo. Evidentas en ĉio tio la paralelismo de la rilato inter Dio kaj la profeto aŭ la virino kaj la izraela popolo.
En sia predikado, la profeto ŝtorme minacas la regantan izraelan klason, makulitan de leĝoj maljustaj kaj la sacerdotan kategorion kiu agante laŭ religia malfidelo en la aplikado de la diaj leĝoj enkondukos en la popolon konsterniĝon, maljustecojn kaj perfortojn.
La Katolika Eklezio lin kultas kiel sanktulon la 17-an de oktobro. Tia li estas rekonata aĉe ĉiuj eklezion konfesantaj la komunecon kun la sanktuloj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.