From Wikipedia, the free encyclopedia
Horacio FERRER naskita la duan de junio 1933 en Montevideo en Uruguay mortis la 21-an de decembro 2014 en Buenos Aires en Argentino[1]. Li estis argentin-urugvaja verkisto, esploristo kaj poeto, estis unu el la plej gravaj figuroj en la poezio, muziko kaj la ĝenerala rioplatena kulturo, precipe en la tango-sfero.
Horacio Ferrer | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Horacio Arturo Ferrer Ezcurra |
Naskiĝo | 2-an de junio 1933 en Montevideo |
Morto | 21-an de decembro 2014 (81-jaraĝa) en Bonaero |
Mortokialo | Kora malsufiĉo |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Argentino Urugvajo |
Okupo | |
Okupo | poeto verkisto kantotekstisto ĵurnalisto dramaturgo komponisto |
Li naskiĝis en tre artema familio en Montevideo. Li unue studis arkitekturon sed tre frue interesiĝis pri muziko kaj okaze de restadoj en Buenos Aires malkovris la faman dancon tango.
Lia vasta verkaro inkluzivas kunlaborojn kun grandaj muzikistoj, kun la Majstro Astor Piazzolla kiel la ĉeffiguro. Kune, ili komponis multajn verkojn, inkluzive la mondkonatan opereton “María de Buenos Aires”. Ilia intensa kunlaboro daŭris de 1955 ĝis 1973. Ferrer evoluigis personan stilon en sia poezio, kombinante la heredaĵon de la tango ekde ĝiaj originoj kun propraj surrealismaj elementoj. Liaj verkoj traktas temojn, kiuj inkluzivas la mitologion de la rioplatena tango kaj elmontras tiun ĉi arton kiel popolfilozofian respondon de la eŭropaj migrantoj, tiuj kiuj formis la kulturon de Buenos Aires. Li esploris aliajn muzikajn stilojn kaj temojn en verkoj kiel "Mil versos a Picasso", "Shakespeare es mío" kaj "Sonetos Mozart" (inspiraciones de un lego), inter aliaj maturaj verkoj, kiuj ankoraŭ ne ricevis la necesan disvastigon. Li ankaŭ verkis akademie influitajn verkojn, kiel la oratorion "El pueblo joven" kun Astor Piazzolla.
Kiel esploristo, liaj verkoj "El libro del tango" kaj "Inventario del tango" estas nemalhaveblaj referencoj por ĉiu esploranto de la populara muziko en Argentino. Krome, en sia laboro kiel biografiisto kaj historiisto, li prilaboris la libron "El gran Troilo", dediĉitan al unu el siaj plej kare amataj personoj en la tango-mondo, la Majstro Aníbal Troilo. Kun Astor Piazzolla ili jam dediĉis al li unu el la plej elstaraĵaj tangoj, "El gordo triste".
Li estis unu el la fondintoj kaj prezidanto de la "Nacia Akademio de Tango". Naskiĝinte en 1933, Horacio Ferrer mortis en Buenos Aires en la jaro 2014, lasante ankoraŭ ne tute konatan verkon. Lia vivo estis, sendube, punkto de svingo en la historio de la tango kaj en la argentina literaturo de la dua duono de la 20-a jarcento.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.