From Wikipedia, the free encyclopedia
Homeostato aŭ homeostazo (de la greka homos (ὅμος), ‘simila’,[1] kaj stasis (στάσις), ‘stato’, ‘stabileco’)[2] estas propraĵo de la vivantaj organismoj kiu konsistas en sia kapablo elteni internan kondiĉon stabilan kiu kompensu la ŝanĝojn en sia medio pere de la interŝanĝo regulata de materio kaj energio kun la ekstero (metabolo). Temas pri maniero de dinamisma ekvilibro kiu eblas danke al reto de kontrolsistemoj renutritaj kiuj konstituas la mekanismojn de memregulado de la vivaj estaĵoj. Ekzemploj de homeostato estas la regulado de la temperaturo kaj la ekvilibro inter acideco kaj alkaleco (pH).
La koncepto estis aplikita de Walter Bradford Cannon en 1926,[3] en 1929[4] kaj en 1932,[5][6] por referenci al la koncepto de interna medio (milieu intérieur), publikigita en 1865 de Claude Bernard, konsiderita ofte la patro de la fiziologio.
Tradicie ĝi aplikiĝis en biologio sed, pro tio ke ne nur biologio kapablas plenumi tiun difinon, ankaŭ aliaj sciencoj kaj teknikoj adoptiĝis tiun terminon.[7]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.