japana urbo en gubernio Jamanaŝi From Wikipedia, the free encyclopedia
Hokuto (japane (北見市 北杜市 Hokuto-shi) estas japana urbo en la nord-oriento de la gubernio Jamanaŝi (insulo Honŝu), 118 km okcidente de Tokio.
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Hokuto (apartigilo). |
Hokuto | |
---|---|
Japana nomo | 北杜市 |
Loko de Hokuto en Gubernio Jamanaŝi, Japanio. | |
urbo de Japanio | |
Loko | |
Lando | Japanio |
Regiono | Ĉubu |
Gubernio | Gubernio Jamanaŝi |
Subgubernio | Koŝinecu |
Municipokodo | 〒19209-1 |
Fizikaj karakteraĵoj | |
Areo | 602,48 km² |
Loĝantaro (1-a de oktobro 2016) | |
Tute | 44841 |
Denseco | 74/km² |
Koordinato | 35° 49′ 00″ N 138° 24′ 00″ O (mapo) |
Simboloj | |
Arbo | Pinus densiflora |
Floro | Helianto |
Birdo | Urala strigo |
Besto | Glirulus japonicus |
blazono de Hokuto | |
Urbodomo de Hokuto | |
Oficiala retpaĝo: http://www.city.hokuto.yamanashi.jp/ | |
Dum la Epoko de Edo, la tuta provinco Kai estis teritorio sub la rego de la ŝoguna reĝimo Tokugawa. Dum la katastra reformo de la komenca periodo Mejĝi, la rura distrikto Kitakoma estis kreita la 1-a de aprilo 1889.
La moderna urbo Okuto estis establita la 1-a de novembro 2004 per la kunfando de la urbetoj Hakuŝu, Nagasaka, Sutama kaj Takane ; kaj de la vilaĝoj Akeno, Mukawa kaj Ooizumi (ĉiuj de la Kitakoma Distrikto). La 15-an de marto 2006, Hokuto sorbis la urbon Kobuĉisava (ankaŭ de la Kitakoma Distrikto), tio, kiu malaperigis la Kitakoman Distrikton.
La komunumo etendiĝas sur areo de 602,48 kvadrataj kilometroj ; plejparto de tiu areo estas arbara altebenaĵo kun malvarmeta alpa klimato. En vilaĝoj de tiu komunumo, kiel Kijosato estas multenombraj somerhejmoj.
La urbo estas ĉirkaŭata de la montaroj Jacukatake, Kaikomagatake kaj Okuĉiĉibu.
Hokuto havas alpan klimaton. Plej malvarma monato estas januaro kun averaĝa temperaturo de −0,4 °C, plej varma estas aŭgusto kun 22,6 °C.
La ekonomio de Hokuto estas ĉefa agrokultura kun sezona turismo. Muntada industrio de precizeco kaj manĝfabrika agrikultura industrio venas en dua rango.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.