From Wikipedia, the free encyclopedia
La Hoĝsona akcipitra kukolo (konata ankaŭ kiel Horsfilda akcipitra kukolo), Cuculus fugax, estas birdospecio de la genro de kukoloj kiu troviĝas en suda, orienta kaj sudorienta Azio.
Hoĝsona akcipitra kukolo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Cuculus fugax (Horsfield, 1821) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Malhelgriza supre (kapo, dorso kaj flugiloj); blankeca sube (escepte malhelaj pintoj de flugilplumoj), punktita je grizo. Larĝaj kaj markitaj malhelaj strioj en vosto, ĉefe supre. Ambaŭ seksoj estas similaj. Dumfluge inter arboj, tiu ĉi specio, kiel ĉiuj de la subgrupo, similaspektas je akcipitroj (Ŝikro) kaj kiam ripoziĝas sur branĉo, ĝi skuas siajn vostojn de flanko al flanko.
La Hoĝsona akcipitra kukolo estas nestoparazito. La ido elnestigas la loĝantojn de la parazitita nesto, iĝante la ununura okupanto. Laŭ normalaj cirkunstancoj, tio malpliigus la manĝoprovizadon ĉar la parazititaj gepatroj vidas ununuran malferman buŝon. La kukolido de la Hoĝsona akcipitra kukolo reagas per montrado de makuloj kiuj en siaj flugiloj similas al malfermaj buŝoj por konvinki la falsajn gepatrojn, ke temas pri almenaŭ tri manĝigotajn idojn; tiu strategio ŝajne pliigas la manĝoprovizon. Tio okazas kontraste kun aliaj specioj de kukoloj (kiel la Kukolo) kiuj pliigas la rapidon de altasonaj laŭtaj insistantaj alvokoj por pliigi la manĝoprovizon. Ŝajne pro la fakto, ke la Hoĝsona akcipitra kukolo parazitas speciojn kiuj nestas surgrunde, kie multa pepado povus allogi eventualajn predantojn. Kvankam tiuj flugilaj makuloj ne havas vere la formon de malfermaj buŝoj, la strategio funkcias kaj la falsaj gepatroj konvinkiĝas: fakte foje ili alportas la manĝerojn al tiujn makulojn.
La Hoĝsona akcipitra kukolo estis iam konsiderata kiel havanta kvar subspeciojn. La Filipina akcipitra kukolo estas nuntempe komune konsiderata kiel separita specio, C. pectoralis. La restantaj formoj estas ankaŭ foje disigitaj en tri specioj: Malajzia akcipitra kukolo (C. fugax), Hodgsona akcipitra kukolo (C. nisicolor) kaj Norda akcipitra kukolo (C. hyperythrus).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.