Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
Hiiako (Hiʻiaka) aŭ Haŭmeo I estas plej granda kaj plej ekstera satelito de Haŭmeo.
Hiiako | |
Natura satelito de Haŭmeo (I) | |
astronomia simbolo | |
Hiiako orbitanta Haŭmeon | |
Naturaj satelitoj de Haŭmeo | |
---|---|
Oficiala nomo | Haŭmeo I |
Aliaj nomoj | Rudolph S/2005 (136108) 1 S/2005 (2003 EL61) 1 |
Astronomia simbolo | vd |
Nomita laŭ | Hiʻiaka vd |
Malkovro | |
Malkovrintoj | Michael E. Brown Chad Trujillo David Rabinowitz[1] |
Dato de malkovro | 26-a de januaro 2005[1] |
Loko de malkovro | Mauna Kea[1] |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso | 49 880 ± 200 km[2] |
Discentreco | 0,051 ± 0,008[2] |
Meza anomaliangulo | 152,8° vd |
Klinangulo | 126,356° ± 0,064°[2] |
Periodo | 49,46 ± 0,08 tagoj[2] |
Argum. de periapsido | 154,1° vd |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | ~ 320 km[2] |
Maso - Denso |
(1,79 ± 0,11) x 1019 kg[2] (1 ± 0,5) × 103 kg/m3 hipoteze |
Rotacia periodo | ? |
Aksa kliniteco | ? |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Surfaca temperaturo | ~ 30 K |
Albedo Geometria albedo |
0,8 hipoteze 0,8 vd |
Observaj ecoj | |
Videbla magnitudo | 20 |
Michael E. Brown kaj sia teamo da astronomoj malkovris ĝin la 26-an de januaro 2005, okaze de observo de Haŭmeo[3] per la sistemo de adaptiĝiva optiko[4] de la observatorio W.M. Keck de Mauna Kea.
Ĝi ricevis tiam la maldaŭran nomon S/2005 (2003 EL61) 1 aŭ S/2005 (2003 EL_61) 1), kodo indikante ke estis la unua satelito malkovrita en 2005 de la objekto tiam nomita "2003 EL61".
Oni komence kromnomis ĝin "Rudolph" [rudolf] (unu el la boacoj de la Kristnaska Viro[5] konata pro ĝia ruĝa nazo en porinfana kanto).
Kiam Haŭmeo ricevis sian oficialan numeron (136108) 2003 EL_61, la satelito ricevis nomon (136108) 2003 EL61 I, kaj kiam la nana planedo estis nomita Haŭmeo[6], ĝia satelitoj fine akiris veran nomon: Hiiako, laŭ Hiʻiaka filino de la diino Haumea, diino de la danco, kaj protektantino de Havajo
La grando de tiu luno estis ĉirkaŭkalkulata laŭ ĝia videbla magnitudo, hipotezinte ĝian albedon al 0,8. Ĝia infraruĝa spektro similas tiun de kristala akva glacio, ĝian denso estas do rigardita kiel ne malproksima de 1 g/cm3 (aŭ 1000 kg/m3). Oni do taksas ĝian mason al 1,79 x 1019 kg kaj ĝian grando al 320 km[7].
La ĉeesto de kristala glacio (kiel sur Haŭmea mem) estis neatendita[8], ĉar je la temperaturo de Hiiako, (< 50 K) kristala glacio estas nestabila, kaj iom post iom (je milionoj da jaroj) aliformiĝas al amorfa glacio.
Oni opinias, ke Hiiako (kiel Namako) formiĝis sekve al kolizio[9] inter Haŭmeo kaj iu kosma korpo.
Grupo de transneptunaj asteroidoj[10], la haŭmean familion, aro da korpoj kies orbitaj parametroj similas tiujn de Haŭmeo, apogas tiun hipotezon.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.