Chad Trujillo

usona astronomo From Wikipedia, the free encyclopedia

Chadwick A. Trujillo (, aŭ Chad TRUJILLO, ; naskiĝis la 22-an de novembro 1973 en Oak Park) estas usona astronomo

Rapidaj faktoj Chadwick A. Trujillo, Persona informo ...
Chadwick A. Trujillo
Dosiero:Chad Trujillo.jpg
Persona informo
NomoChadwick A. Trujillo
Dato de naskiĝo22-a de novembro 1973
NaskiĝlokoOak Park [+]
Aĝo51
Okupoj kaj profesioj
Okupoastronomo
Geografio
ŜtatoUsono
Ceteraj informoj
Retpaĝohttp://www.chadtrujillo.com [+]
Portalo pri Homoj
vdr
Fermi

Li lernis en la Oak Park and River Forest High School, en Oak Park (Ilinojo), fariĝis bakalaŭro pri sciencoj en la Masaĉuseca Instituto de Teknologio en 1995 kaj doktoro de filozofio en la Universitato de Havajo en 2000.

Li laboras en la Observatorio Gemini de Havajo.

Li malkovris, kun Mike Brown kaj David L. Rabinowitz plurajn transneptunajn objektojn, inter kiuj Erison, plej granda nun konata nanoplanedo, kaj Haŭmeo, kvankam ties malkovro estis oficiale atribuata al José Luis Ortiz Moreno[1].

Li ankaŭ trovis asteroidan lunon : Paha (S/2001 (47171) 1), kiu orbitas ĉirkaŭ la transneptuna objekto 47171 Lempo (aŭ (47171) 1999 TC36)

La asteroido 12101 Trujillo[2] estis nomita en lia honoro.

Noto kaj referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.