Remove ads
komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
Krauchthal (prononcu kraŭĥtal) estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Burgdorf kaj ekde la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Emme-Valo en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 3326 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
Krauchthal | |||||
---|---|---|---|---|---|
Blazono de Krauchthal | |||||
Preĝejo de Krauchthal | |||||
komunumo en Svislando | |||||
| |||||
Kantono | Berno | ||||
Administra distrikto | Emme-Valo | ||||
Malnova distrikto ĝis 2009 | Burgdorf | ||||
Geografia situo | CH1903: 609842 / 206651 (mapo)47.0108333333337.5680555555556 | ||||
Nombro de loĝantoj | 2273 | ||||
Areo | km² | ||||
Alteco | 585 m super marnivelo | ||||
Poŝtkodo | 3326 | ||||
Komunumkodo | 0414 | ||||
Krauchtal situas en la mezo inter la urboj Berno kaj Burgdorf kaj estas kvazaŭ la okcidenta pordo al la Emme-Valo. Al la komunumo apartenas krom la ĉefvilaĝo Krauchthal mem la vilaĝoj Hettiswil, Hub, Dieterswald kaj Thorberg.
Krauchthal limas en nordokcidento al Hindelbank, en nordo al Mötschwil, en nordoriento al Burgdorf, en oriento al Oberburg, en sudoriento al Lützelflüh, en sudo al Vechigen, en sudokcidento al Bolligen, en okcidento al Bäriswil, kaj en nordokcidento al Mattstetten.
Krauchthal situas flanke de la ĉefaj trafikvojoj. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per poŝtaŭtolinio de Hindelbank al Bolligen. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas 7 kilometrojn nordoriente en Kirchberg.
La unuaj dokumentaj mencioj de la vilaĝoj de Krauchtal datiĝas por Krauchthal mem el la jaro 1208, por Hettiswil el la jaro 1107, por Hub kaj Dieterswald el la jaro 1329 kaj por Thorberg el la jaro 1196.
Praktike rekte ĉe la orienta marĝeno de la vilaĝo leviĝas preskaŭ centmetrojn vertikale la roko Kreuzfluh sur kies pinto troviĝas belvidpaviliono. Ĉe la piedo de Lindenberg la glaciepokaj glaĉeroj fosis kavernojn, kiujn jam loĝis homoj dum la ŝtonepoko. En tiuj kavernoj hodiaŭ troviĝas la kavernloĝejoj Fluehüsli.[1]. La Kastelo Thorberg sur rokteraso sudokcidente de la vilaĝo, kiu iam estis la sidejo de la berna vokto, hodiaŭ loĝigas la kantonan malliberejon por viroj. La virina malliberejo troviĝas en la suda najbarkomunumo Hindelbank. La rekonilo de la vilaĝo Hettiwil estas la monaĥejo sonoriletoturo Lindenzytli".
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.