Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
La distrikto Burgdorf estis ĝis la 31-a de decembro 2009 administra unuo de Kantono Berno. Ĝi havis 46127 loĝantojn la 31-an de decembro 2008. Ĝia ĉefurbo estis la samnoma urbo Burgdorf. La sidejo de la prefekto troviĝas en la Kastelo Burgdorf en la distriktĉefurbo.
Ĉi tiu artikolo temas pri iama distrikto en Svislando. Por urbo rigardu la paĝon Burgdorf BE. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Burgdorf. |
Distrikto Burgdorf | |
---|---|
Distriktoj de Kantono Berno | |
Kantono | Berno |
Ĉefloko | Burgdorf |
Geografia situo | CH1903: 613528 / 211012 (mapo)47.057.6166694444444 |
Nombro de loĝantoj | 46127 (2008-12-31) |
Areo | 205 km² |
Loĝantardenseco | 225 loĝantoj/km² |
Federacia Kodo | 0206 |
La distrikto Burgdorf troviĝas en la Svisa Mezlando nordoriente de la federacia urbo Berno en la suba Emme-Valo. La rivero Emme trafluas la distrikton de sudoriento al nordokcidento. La distrikto etendiĝas sur areo de 205 km², ĝia loĝantardenseco estas 225 loĝantoj po km².
Tra la distrikto Burgdorf pasas okcidento al oriento la linio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Berno al Zuriko kaj la urbo Burgdorf estas haltejo de rapidtrajnoj. De Burgdorf eliras ankaŭ fervojlinioj al Soloturno kaj al Konolfingen.
Paralele al la trajnlinio pasas tra la distrikto la svisa aŭtovojo A1 de Ĝenevo tra Berno, Zuriko kaj Sankt-Galo al Sankt-Margreto.
Ekde la fondiĝo de la urbo Burgdorf ĝis la jaro 1384 Burgdorf estis senjorujo sub la regado de la Grafoj de Kiburgo. Tiam ĝi fariĝis berna voktejo ĝis la Helveta Revolucio de la jaro 1798. Dum la tempo de la Helveta Respubliko ĝi estis helveta distrikto, poste ek de 1803 berna ĉefdistrikto kaj ek de 1831 distrikto de Kantono Berno.
La distrikto Burgdorf konsistas (stato en 2009) el 24 komunumoj, el kiuj la ĉefloko Burgdorf estas la plej granda kaj unika urbo. Jen la listo:
Blazono | Nomo | Loĝantoj (2008-12-31) |
Areo en km² |
Komunumkodo |
---|---|---|---|---|
Aefligen | 1006 | 2,1 | 0401 | |
Alchenstorf | 565 | 8,6 | 0402 | |
Bäriswil | 991 | 2,8 | 0403 | |
Burgdorf | 15238 | 15,6 | 0404 | |
Ersigen | 1483 | 8,8 | 0405 | |
Hasle ĉe Burgdorf | 3081 | 21,9 | 0406 | |
Heimiswil | 1626 | 23,4 | 0407 | |
Hellsau | 181 | 1,5 | 0408 | |
Hindelbank | 2006 | 6,7 | 0409 | |
Höchstetten | 257 | 2,6 | 0410 | |
Kernenried | 426 | 3,3 | 0411 | |
Kirchberg | 5608 | 9,0 | 0412 | |
Koppigen | 2069 | 6,9 | 0413 | |
Krauchthal | 2273 | 19,4 | 0414 | |
Lyssach | 1390 | 6,1 | 0415 | |
Mötschwil | 138 | 2,9 | 0416 | |
Niederösch | 226 | 4,6 | 0417 | |
Oberburg | 2846 | 14,1 | 0418 | |
Oberösch | 119 | 2,1 | 0419 | |
Rüdtligen-Alchenflüh | 2169 | 2,7 | 0420 | |
Rumendingen | 81 | 2,5 | 0421 | |
Rüti ĉe Lyssach | 157 | 6,5 | 0422 | |
Willadingen | 181 | 2,2 | 0422 | |
Wynigen | 2019 | 28,3 | 0424 | |
Totale | 24 | 46127 | 204,6 | 0206 |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.