Niederösch estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Burgdorf kaj ekde la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Emme-Valo en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 241 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Rapidaj faktoj vilaĝo • former municipality of Switzerland ...
Niederösch
Thumb
Blazono de Niederösch
Blazono de Niederösch
Thumb
Niederösch
Aerbildo de Niederösch
vilaĝo former municipality of Switzerland
Kantono Berno
Administra distriktoEmme-Valo
Malnova distrikto ĝis 2009Burgdorf
Geografia situo CH1903: 613005 / 218546 (mapo)47.1177777777787.61

Thumb

Nombro de loĝantoj241
Areo4,63 km²
Alteco485 m super marnivelo
Poŝtkodo3424
Komunumkodo0417
Thumb
Mapo de Niederösch
Mapo de Niederösch
vdr
Fermi

Geografio

Niederösch situas en la Svisa Mezlando en la flotebenaĵo de la riveroj Emme kaj Oesch, ĉe la bordo de la lasta la la rojo Chänerechbach, kiu al ĝi alfluas, proksimume 7 kilometrojn norde de la urbo Burgdorf. Krom la vilaĝo mem al la malgranda komunumo apartenas nur ankoraŭ kelkaj malmultaj izolitaj bienoj.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,63 km², de kiuj 25,6% estas kovritaj de arbaro, 68,3% servas por agrikulturo kaj 5,0% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj

La komunumo Niederösch limas en nordo al Koppigen, en nordoriento kaj oriento al Alchenstorf, en sudoriento al Rumendingen, en sudo al Oberösch, kaj en okcidento al Utzenstorf.

Trafiko

Tra la komunumo pasas la grava kantona ĉefvojo n-ro 1 de Zuriko al Berno. La plej proksimaj alveturejoj al la svisa aŭtovojo A1 situas apud Kirchberg en sudokcidento kaj apud Gerlafingen en nordo, ambaŭ en distanco de proksimume 7 kilometroj. Per buslinio de Koppigen al Burgdorf la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio

La unua dokumenta mencio de Oesch datiĝas el la jaro 886 kiel Osse. En la jaro 1310 unuan fojon menciiĝas Niederösch en latina lingvo kiel villa Öschge inferioris. Laŭ la dokumento de la jaro 886 la Monaĥejo Sankt-Galo posedis bienojn en Oesch. La vilaĝo tiam apartenis al la reĝo de Burgonjo, respektive al la paroĥo de Kirchberg, kun kiu ĝi en la jaro 994 fariĝis havaĵo de la alzaca Monaĥejo Selz. En la 13-a kaj 14-a jarcentoj la Grafoj de Kiburgo fariĝis bienposedantoj en Oesch. En la jaro 1423 la malalta jurisdikcio pri Oesch estis aĉetita de la urbo Burgdorf, kiu atribuis la vilaĝon Niederösch al sia voktejo Grasswil. La alta jurisdikcio apartenis al la berna Kamparvoktejo Wangen.[2]

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj

Bildoj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.