From Wikipedia, the free encyclopedia
Henri Désiré LANDRU (en Esperanto Henriko Dezire' Landru' ; naskiĝis la 12-an de aprilo 1869 en 19-a arondismento de Parizo, mortis la 25-an de februaro 1922 en Versajlo) estis franca krimulo kaj seria murdisto.
Henri Désiré Landru | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de aprilo 1869 en 19-a arondismento de Parizo |
Morto | 25-an de februaro 1922 (52-jaraĝa) en Versailles |
Mortokialo | Senkapigo |
Tombo | Cimetière des Gonards (en) |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Okupo | |
Okupo | seria murdisto kartografo tegmentisto tubisto business person (en) subdiakono kontisto trompisto |
Li estis kromnomita « La Blua-Barbo de Gambais ».
Henri Désiré Landru estis la filo de Julien Landru (mortis la 28-an de aŭgusto 1912, memmortiginta sin en Bosko de Boulogne), ŝoforo, kaj de Flore Henriquel (mortis en 1910), hejma kudristino. Li studis en Lernejo de la Fratoj en Parizo, kaj diservis kiel sub-diakono en preĝejo Saint-Louis-en-l'Île. Li estas la pli juna frato de Florentine Marguerite Landru (naskiĝinta en 1854).
Tie li renkontis Marie-Catherine Rémy, kun kiu li edziĝis la 7-an de oktobro 1893 post lia militservo, plenumita en 87-a infanteria regimento de Saint-Quentin. La paro havis kvar gefilojn:
De 1893 al 1900 li havis plurajn laborojn: librotenisto, konstru-entreprenisto, kartografo... kaj fondis pseŭdo-fabrikon de petrolaj bicikloj per kiu li faris sian unuan friponaĵon: li organizis nacian reklaman kampanjon, precizigante ke kun ĉiu mendo estu sendata la triono de la prezo. Mendoj tiam alfluis, kaj li malaperis kun la mono, sen liveri iun ajn biciklon.
Irante de friponaĵo al friponaĵo, kaŝita sub falsaj nomoj, li amasigis kondamnojn al monpunoj kaj enkarcerigo (2 jaroj en 1904, 13 monatoj en 1906) tamen sukcesis eliri el karcero dank' al ekspertizoj de psikiatraj kuracistoj kiuj deklaris lin en « malsana mensa stato kiu, sen esti frenezo, almenaŭ ne plu estas la normala stato ».
En 1909, li estis kondamnita al tri plenaj jaroj da karcero pro friponaĵo: sekve al edzeca anonceto, li festis sian fianĉiĝon kun iu Jeanne Izoret. Li havigis al si la valorpaperojn de la sinjorino, kaj malaperis.
Tuj post lia eliro el karcero, li prilaboris novan friponaĵon: li aĉetis garaĝon, kiun li tuj revendis sen pagi la antaŭan posedanton. Justico rapide identigis lin kiel la deliktulon, kaj li forfuĝis. En 1914, en lia foresto, li estis kondamnita pro tiu afero al kvar aliaj jaroj da karcero. Ĉar temis pri lia kvara kondamno al puno de pli ol tri monatoj, la verdikto estis akompanata de kroma puno al relegacio, t.e. li estis kondamnita al dumviva deporto al punlaborejo de Franca Gujano. Landru, kiu jam ekkonis karceron, sciis ke kaptiteco en Gujano okazis en tre malfacilaj kondiĉoj, kun alta morto-kvanto inter kaptitoj. Estas probable, sed nur konjekteble, ke tiu kondamno ludis rolon en lia transformiĝo en murdiston: li tutsimple ne plu povis allasi ke li estu rekonata de unu el siaj viktimoj.
Por havigi al si enspezojn, ekde 1915 Landru trapasis la sojlon kiu kondukis lin al eŝafodo. Ŝajnigante sin vidvo, sola kaj disponanta ioman riĉecon, li entreprenis amindumi virinojn solajn, kiuj sen esti vere riĉaj, posedis iujn monŝparojn kaj ĉefe pasigis vivon sufiĉe izolitan de sia ĉirkaŭaĵo. Simulante prosperon kiu estis nura fasado, li loge promesis al ili edziĝon kaj invitis ilin mallonge resti en izolita vilao, kiun li luprenis unue en Vernouillet, kaj poste en Gambais (Seine-et-Oise, nuna departemento Yvelines).
Dank' al persista elokvento, li subskribigis prokurojn de siaj viktimoj, poste ebligante al li akapari iliajn bankkontojn. Nur restis al li murdi tiujn malprudentajn virinojn, kaj malaperigi la korpojn. Oni poste supozis, ke li bruligis ilin en la forno de la vilaoj kiujn li luis: kvankam sufiĉe izolita, la domo de Gambais estis sufiĉe proksima al la ceteraj konstruaĵoj por ke plurfoje la atento de la najbaroj estu altirita de iuj akraj odoroj elirantaj el la kamentubo dum periodoj kiam intensa hejtado ne nepris. Tamen, ĉar Henri Landru montriĝis sufiĉe diskreta en la plenumo de siaj krimoj, tiuj faktoj restis vualitaj ĝis la afero komenciĝis. Krome, li profitis el la konfuza situacio kreita de la unua mondmilito; tiel, dum li estis enslipigita kiel fuĝinta fripono pro sia antaŭa kondamno, li povis permesi al si sen vera risko de aresto, reveni de tempo al tempo al siaj edzino kaj gefiloj, kiuj kredis lin brokantisto, kaj kiujn li profitigis el la gajnoj de siaj krimoj. Landru uzis multnombrajn pseŭdonimojn. Kiam unu el liaj viktimoj petis liajn dokumentojn por organizi la promesitan edziĝon, li pretendis esti devenanta el regionoj okupitaj de germanoj, kio malebligis la kontrolon de lia identeco. Des pli, milito pligrandigis la nombron de virinoj solaj povantaj esti liaj viktimoj.
Je la fino de 1918, la urbestro de Gambais ricevis leteron de iu S-ino Pellat, petante de li novaĵojn pri iu S-ino Anne Collomb, kiu fianĉita al iu S-ro Dupont, ekloĝis kun li en Gambais; la urbestro respondis, ke li ne konas tiun personon. Kelkan tempon poste, tamen, la urbestro ricevis leteron de iu F-ino Lacoste, kiu petis de li novaĵojn pri sia fratino Célestine Buisson, kiu ankaŭ ekloĝus en Gambais kun iu S-ro Frémyet.
Frapita de tiu simileco inter tiuj petoj, la urbestro ekkontaktis ambaŭ familiojn, kiuj konstatis ke Dupont kaj Frémyet ŝajnas esti la sama persono, kaj unuiĝis por plendi kontraŭ nekonatulo ĉe la prokurejo de departemento Seine.
Polica enketado permesis evidentigi ke la koncerna domo apartenis al iu Sinjoro Tric, kiu ludonis ĝin al iu Sinjoro Frémyet, loĝanta en Rouen. Priserĉoj pri tiu persono restis vanaj ĝis la 11-a de aprilo 1919, kiam parencino de unu el la viktimoj rekonis la misteran viron elirantan el porcelana vendejo sur Strato Rivoli en Parizo. Alertita, la polico sukcesis lokalizi la ulon, nomitan Lucien Guillet; tiu ĉi estis arestita en sia hejmo sur strato Rochechouart, la 12-an de aprilo 1919, tagon de lia kvindeka datreveno, fare de policanoj Braunberger kaj Belin akuzante lin pri friponaĵo kaj fid-trompo.
La ekzameno de la personaj paperoj de Landru - kaj ĉefe lia kontlibro, zorge tenita - rivelis vastan operacon de friponaĵo al edziĝo: ne malpli ol 283 virinoj kontaktiĝis kun Landru sekve al edzecaj anoncetoj aperigitaj de tiu ĉi en la gazetaro. En la kajero, la malkovro fare de komisaro Dautel de nomoj de dek virinoj oficiale deklaritaj malaperintaj, kondukis juĝiston Bonin kulpigi Landru pro murdoj en majo 1919.
Perkvizicioj okazis ĉe Landru kaj ankaŭ en ambaŭ vilaoj kiujn li sinsekve luprenis, en Vernouillet kaj poste en Gambais, kondukante al la malkovro de homaj restaĵoj en amaso de cindroj retrovita sub staplejo, en la kameno, en la kuiraparato; oni ankaŭ trovis vinktojn, pinglojn, pecojn de korsetoj, butonojn parte brulitajn. Entute, polico trovis 4,176 kilogramojn da brulitaj ostoj, el kiuj 1,5 kg devenantaj de homaj korpoj, kaj ankaŭ 47 dentojn aŭ fragmentojn de dentoj.
La 28-an de junio 1919, enketistoj Kling kaj Beyle bruligis en la kuiraparato ŝaf-kapon kaj femuraĵon de 7 funtoj: ili konstatis ke la aertiro estis bonega kaj ke la graso de la viando certigis perfektan bruladon.
Same, enketistoj trovis en meblo-gardejo luprenita de Landru meblojn apartenintajn al unu el la viktimoj.
La personaj paperoj de Landru estis ekzamenitaj, interalie lia kontlibro, kiu rivelis la aĉeton de pluraj segiloj por metalo kaj por ŝtipoj; la nomoj de la fianĉinoj eĉ estis tie asociitaj al horoj kiuj ŝajnis, por enketistoj, konsistigi la horojn de la krimoj (« 12-a de aprilo 1917 F-ino Babelay 4-a horo vespere; 1-a de septembro 1917 S-ino Buisson 10-a horo 15 minutoj; 26-a de novembro 1917 S-ino Jaume 5-a horo; 5-a de aprilo 1918 S-ino Pascal 17-a horo 15 minutoj »).
Unu el la plej nerefuteblaj elementoj estis donita de la kvitancoj de trajn-biletoj: Landru aĉetis, dum siaj vojaĝoj per trajno al Vernouillet aŭ al Gambais, ir-revenan (por li) kaj iran bileton (por la fianĉino).
Ŝajnas hodiaŭ konsentite, tiel de analizistoj kiel de historiistoj, ke la viktimoj estis dispecigitaj kaj la korpoj (trunko, kruroj, brakoj) estis, ĉu enterigitaj en arbaroj, ĉu ĵetitaj en lagetoj, dum la kapoj, manoj kaj piedoj estis bruligitaj (verŝajne en la kuiraparato de la vilao).
La 19-an de decembro 1919, S-ino Landru kaj lia filo Maurice estis kulpigitaj de kvalifikita ricelado kaj de falsado kaj uzo de falsaĵoj. Enkarcerigita en prizono de Saint-Lazare pro helpado al sia edzo elvendi valorpaperojn apartenintajn al unu el la viktimoj, S-ino Landru fine akiris senkulpigan ordonon.
La 18-an de aŭgusto 1920, juĝisto Bonin detaligis ĉiujn akuzojn: la dosiero estis tiel ampleksa ke la anstataŭanto Gazier, komisiita starigi la definitivan rekvizicion, profitis el la ferioj de juĝisto Bonin por pristudi ĝin en la kabineto de la magistro. La dosiero entenis entute pli ol 5,000 pecoj sen pruvo nek konfeso.
Landru estis akuzita pro murdo de 11 personoj:
La proceso, kiu pasiigis la samtempulojn malfermiĝis la 7-an de novembro 1921 antaŭ la asiza kortumo de Seine-et-Oise (nuntempe: Yvelines) kunsidanta en Versailles. La kortumo estis prezidita de prezidanto Gilbert asistita de S-roj Schuler kaj Gloria, asesoroj; S-ro Godefroy oficis kiel ĝenerala advokato; Landru elektis kiel advokaton Mastron Vincent de Moro-Giafferi, asistitan de Mastro Auguste Navières du Treuil dum la civilaj partoj estis reprezentitaj de Mastroj Lagasse kaj Surcouf.
La proceso altiris la tutparizan moŝtaron: Mistinguett, Raimu, Berthe Bovy, Colette (kiu ankaŭ raportis multajn jarojn poste pri proceso de alia fama krimulo Dokoro Petiot[1]).
Landru neis ĝis la fino ke li kulpis la krimojn pri kiuj oni akuzis lin, koncedante tamen ke li priŝtelis kaj trompis siajn supozitajn viktimojn. Li plurfoje montris elokventon ofte provokan antaŭ la Kortumo, ekzemple eĉ ekkriante: « Montru al mi la kadavrojn! ». La kuiraparato en kiu li supozeble povis bruligi la korpojn de siaj viktimoj eĉ estis transportita en la aŭdiencejon.
Lia advokato talente defendis lin, tamen, fronte al serio da nerefuteblaj atestoj kaj aro da konvinkaj probablecoj, ne povis eviti al li esti kondamnita al morto la 30-an de novembro 1921.
La 24-an de februaro 1922, Alexandre Millerand, prezidanto de la respubliko, forĵetis la deponitan apelacion al pardono.
Landru estis gilotinita ĉe la enirejo de la karcero de Versailles frumatene la 25-an de februaro 1922 fare de ekzekutisto Anatole Deibler.
Memorinda sceno okazis dum la proceso: dum sia pledado, mastro Moro Giafferi, la advokato de Landru asertis, ke viktimoj estis retrovitaj kaj estis enirontaj por prezenti sin antaŭ la Asiza Kortumo. La publiko kaj ĵurianoj turnis la kapon al la pordo, kiun la "tenoro de advokataro" estis montrinta, kaj post momento de suspenso li substrekis la fakton, ke ĉiuj kiuj turnis la kapon al la elirejo tiel demonstris sian nekonvinkon koncerne la realecon de murdoj atribuitaj al lia kliento, tiel evidentigante la foreston de formalaj pruvoj kontraŭ Landru, pro neretrovitaj kadavroj. La ĝenerala advokato vigle rebatis ke Landru mem ne turnis la kapon al la pordo...
Landru ankaŭ restis fama pro iuj el siaj replikoj:
..../....
.../...
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.