From Wikipedia, the free encyclopedia
Helena Este ADLER (naskiĝinta Stephanie Helena Prähauser en 1983 en Oberndorf[1], mortinta la 5-an de januaro 2024 en Salcburgo[2]) estis talentita aŭstra verkistino kaj artistino (vidaj artoj).
Helena Adler | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskonomo | Stephanie Helena Prähauser | |
Naskiĝo | 16-an de majo 1983 en Oberndorf | |
Morto | 5-an de januaro 2024 (40-jaraĝa) | |
Lingvoj | germana vd | |
Loĝloko | Anthering • Oberndorf vd | |
Ŝtataneco | Aŭstrio vd | |
Alma mater | Universitato de Salcburgo Universitato Mozarta de Salcburgo vd | |
Profesio | ||
Alia nomo | Helena Adler • Helena Este Adler vd | |
Okupo | verkisto vidartisto pedagogo pentristo romanisto artinstruisto vd | |
Laborkampo | Kreiva kaj profesia verkado, vidigaj artoj, pentrado kaj arta eduko vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Prähauser pasigis la junulajn jarojn ĉe farmbieno en Anthering (kio gravis por motivoj en ŝiaj romanoj). Poste ŝi komencis studi germanistikon, sed ankaŭ psiĥologion kaj filozofion ĉe la Salcburga universitato, krome pentradon ĉe la salcburga Mozarteum-altlernejo. Kun la edzo kaj artisto Thomas E. Stadler ŝi vivis proksime al Oberndorf. Ŝi havis filon.[3]
Por eviti nomkonfuzon kun la verkistino Teresa Präauer ŝi elektis la pseŭdonimon Helena Adler.[4]
La verkistino publikigis en 2018 ĉe Arowell-eldonejo la romanon Hertz 52.[5]
En 2020 aperis Die Infantin trägt den Scheitel links en la eldonejo Jung und Jung la duan romanon.[6] Per laŭtlegado el tiu ĉi libro ŝi malfermis en 2020 la literaturfestivalon O-Tone.[7] En aŭgusto 2020 la romano venis sur la liston de la kandidatoj por la premio "Deutscher Buchpreis".[8]
Aliaj tekstoj legeblis en antologioj kaj literaturperiodaĵoj. Ankaŭ la tria romano Fretten (pri puberto) furoris sur listo de ORF en oktobro 2022.[9]
Kune kun Monika Pichler-Kranich fondis ŝi la laborgrupon "Literaturlobbyland" (LiLoLa).[10] Adler ankaŭ estis membro ĉe la verkista ligo "Salzburger Autorengruppe"(SAG).
Kiel artistino Práhauser ĉeestis diversajn ekspoziciojn kaj artmanifestaciojn, i.a. en 2015 ĉe "Terra Hominibus" en Vieno, en 2016 ĉe "Geteilte Städte. An die Grenzen gehen in Görz" (je Gorico) aŭ en 2018 je Mauerkirchen kaj ĉe "Art off-space" (Narrenkastl) en Frohnleiten.
De Klaus Kastberger ŝi estis invitita al Ingeborg-Bachmann-premio kion ŝi pro sanecaj kialoj ne kapablis fari.[11]
Por la festivalo "Tiroler Volksschauspiele" en Telfs ŝi verkis eron de 7 Todsünden. Premiero okazis en julio 2023, fare de Gerti Drassl kaj Bernhard Bettermann.[12]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.