From Wikipedia, the free encyclopedia
Heilbad Heiligenstadt estas urbo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Eichsfeld de la federacia lando Turingio, kaj estas la administra sidejo de la distrikto. Laŭ la stato de 2022 en la komunumo vivis 17 233 loĝantojsur areo de 62,26 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 277 loĝantoj/km². Ĝi estas kuracloko.
Tiu ĉi artikolo temas pri la urbo Heiligenstadt en Turingio. Pli sude en Germanio, en Bavario, troviĝas dua, samnoma urbo, la urbo Heiligenstadt en Supra Frankonio |
Heilbad Heiligenstadt | ||||||
| ||||||
urba komunumo de Germanio • ĉefurbo de distrikto en Germanio • banloko | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||
Administrado | ||||||
Federacia lando | Turingio | |||||
Distrikto | Distrikto Eichsfeld | |||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
Telefona antaŭkodo | 03606 | |||||
Poŝtkodo | 37308 | |||||
Aŭtomobila kodo | EIC | |||||
Oficiala Municipokodo | 16061045 | |||||
Subdivido | 4 Stadtteile (Stadtteile) | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Bernhard Beck | |||||
Partio de komunumestro | CDU | |||||
Adreso de la administrejo | Wilhelmstraße 50 | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 17233 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 51° 23′ N, 10° 8′ O (mapo)51.377510.134444444444 | |||||
Alto super la marnivelo | 255 m | |||||
Areo | 61,57 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.heilbad-heiligenstadt.de/ | |||||
Heiligenstadt estas ĉirkaŭ 14 km oriente de la Trilanda punkto kie la statoj de Turingio, Hesio kaj Malsupra Saksio trafiĝas. Supra atingo de la rivero Leine, alfluanto de Aller, elfluas tra la urbo de oriento al okcidento kaj estas akompanita proksime de la centro de la urbo per la rivero Geislede. Sude de la urbo estas monto Iberg, 453.2 m alta pinto situanta en la Heiligenstadt-urboarbaro, kiu formas parton de la naturparka-distrikto Eichsfeld-Hainich-Werratal.
Elfositaĵoj atestss setlon en la Leine- kaj la Geisledevalo jam ekde la ŝtonepoko. Dum la tempo da Frankoj (ekde la 6-a jarcento) estis sur la Konventa monteto reĝa kortego. La unua endokumenta mencio estis en 973 (dokumento sigelita fare de imperiestro Oto la 2-a). Ĉirkaŭ 1000 la reĝa kortego kun Marteno-preĝejo kaj vilaĝo ĉirkaŭanta nome Heiligunstat ekposedatigitis al la Episkopujo Majenco. Ĉirkaŭ en 1020 fonditis la Konvento martena. En la jarcentoj 11-a kaj 12-a la urbo distaviĝas orienten: estiĝis domaro ĉe nuna Mario-kirko kaj urbodomo (=Linden-aleo), krome sur la monteto Heimemstein kun la Nikolao-kirko. En 1223-27 faratis nova urbokvartalo sude de la nuna Wilhelm-strato kun la Egidio-kirko. En 1227 garantiis la urbajn rajtojn al Heiligenstadt la majenca ĉefepiskopo Siegfried la 2-a. Post 1227 konstruatis la ĉirkaŭfortikaĵo.
En 1305 fonditis Civitana gvardio, en 1333 estis la unua granda incendio. En 1335 publikigitis la leĝolibro urba Willkür. En 1350 multaj mortis pro la eksplodo de pesta epidemio. En 1460 naskiĝis la elstara skulptisto Tilman Riemenschneider enurbe. Teruroj de la Kamparana ribelo kaj de Reformacio ŝokis la urbon; ankaŭ Thomas Müntzer mem estis en la urbo kaj intertraktis en la urbodomo. Danke al la venigo de la jezuitoj startis ekde 1575 la kontraŭreformacio. Dum la jarcentoj 16-a kaj 17-a trafis novaj pestepidemioj la urbanojn. Dum la Tridekjara milito plurfoje marodis trupoj en la urbo. En 1739 estis la dua granda fajrego dum kiu damaĝitis de 600 domoj ne malpli ol 405. En 1773, post sia abolicio, la jezuitoj - tiom bonfarinte por la urbo - devis foriri.
En 1802 la urbo iĝis tre kontraŭvole prusia. Inter 1806-13 okupis la urbon la trupoj de Napoleono Bonaparte. En 1815 starigitis en la nuna Heinrich-Heine-parko la Monumento por la Batalo de Leipzig (Heiligenstadt), la plej malnova siaspece. En 1825 baptitis Heinrich Heine en Heiligenstadt. Jakob kaj Wilhelm Grimm kunvenis en 1838 kun siaj eldonistoj je decida interparolado publikiga en Heiligenstadt en la domo "Deutsches Haus" koncerne la gravan vortaron Deutsches Wörterbuch. Superakvego estis en 1852. Ekde 1850 senteblis ekonomia disvolvo rapida (cigarofabriko en 1858, fervojlinia konekso en 1867, nadelfabriko en 1873). Inter 1856-64 deĵoris en la urbo la fama verkisto Theodor Storm. En 1862 fondiĝis en Heiligenstadt la instruistinan ordenon germanbranĉan laŭ la ideoj de Mario Magdaleno Postel (Heiligenstädter Schulschwestern). En 1886 trafis nova inondo la urbon.
En 1903 konstruitis akvoprovizada sistemo moderna. En 1909 estis nova inondo damaĝa. La ordeno katolika de la Redemptoristoj venis al la urbo en 1920. En 1926 fondiĝis la Kneipp-societo kiu en 1929 komencis konstrui kuracejon en la nuna Heinrich-Heine-parko (tiam ankoraŭ Ochsenwiesen). En 1932 malfermitis en eksa jezuita kolegio la Eichsfeld-muzeo. En 1938 malkonstruitis la sinagogo dum Kristala nokto. Kvazaŭ nedamaĝite dum la Dua mondmilito la urbo iĝis randa pro separiĝo politika de la regiono Eichsfeld post 1945. En 1949 rekomenciĝis la kuracloka agado. En la 19.12.1950 la urbo ekrajtis nomi sin "bankuraceja urbo". En 1956 estis denove superakvego. En 1973 festitis la datreveno 1000-a urbofonda, en 1988 malfermitis la Theodor-Storm-muzeo. Post la Turniĝo ekmalmemstarecis la komunumoj Flinsberg, Günterode, Kalteneber kaj Rengelrode iĝonte partoj de Heiligenstadt. En 1992 la aventurŝoseo Deutsche Märchenstraße plilongiĝis al Heiligenstadt. Inter 1993-96 novkonstruitis kelkaj ejoj de la kuracej-areo kaj fonditis Fakkliniko pri ortopedio kaj interna medicino. En 1994 Heiligenstadt iĝis distrikta ĉefurbo. En 1995 nova salejo en 533 metroj da profundeco alboritis kaj ekekspluatitis. Inter 1998-2008 "Vitalpark" kreitis, do nova pejzaĝo kuracejloka ĉe la liberaera naĝejo.
Malgraŭ la oficiala nomo de la urbo kiel kuracloko en 1929 kaj decido de la magistrato (1950) por almeti la vorton Soleheilbad (salakva kuracloko) al ĝia nomo, ĝi restis oficiale simple Heiligenstadt dum la GDR-jaroj. En 1990 la urbestraro daŭre uzis nur Heiligenstadt.
Tamen, la poŝtejo uzis Heilbad Heiligenstadt, kiel bildkartproduktantoj kaj la loka ŝparkaso faris. Fakte inter 1950 kaj 1990, la urbo konis almenaŭ tri distingilojn en sia nomo: kiel Heiligenstadt, Heilbad Heiligenstadt, aŭ Heiligenstadt (Eichsf. ).
En 1990, la magistrato kaj aparte la urbestro komencis vastigi kuraclokkomercon kaj ĝi akceptis kreskantan gravecon. Krome, post germana reunuiĝo, ekzistis pluraj Heiligenstadt-oj en Germanio. Finfine oni konsentis pri Heilbad Heiligenstadt:
Heinrich-Heine-Kurpark (kuraclokoparko) i.a. kun la Monumento por la Batalo de la Nacioj
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.