From Wikipedia, the free encyclopedia
La Aller estas rivero de 260 kilometroj[1] da longeco en la federaciaj landoj Saksio-Anhalto kaj Malsupra Saksio de Germanio, kiu fine enfluas la riveron Weser.
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Aller (Hispanio). |
Aller | |||
---|---|---|---|
la rivero apud Wefensleben, pli-malpli 10 km de la fonto | |||
rivero • fluanta akvejo | |||
Bazaj informoj | |||
Situo | Germanio (Saksio-Anhalto, Malsupra Saksio) | ||
Longeco | 260 km[1] | ||
Fluo | |||
- Alteco super marnivelo | 189 m | ||
- Koordinatoj | 52° 6′ 9″ N, 11° 14′ 1″ O (mapo)52.102511.233611111111 | ||
Enfluejo | en la riveron Weser apud la urbo Verden | ||
- Alteco | 10,5 m | ||
- Koordinatoj | 52° 56′ 47″ N, 9° 11′ 2″ O (mapo)52.9463888888899.1838888888889 | ||
Altecodiferenco | 178,5 m | ||
Geografio | |||
Trairataj urboj | Wolfsburg, Gifhorn, Celle, Verden kaj la urbeto Oebisfelde | ||
Alfluantoj | |||
- Dekstraj | Ise, Lachte, Örtze, Meiße, Böhme, Alpe, Wölpe, Lehrde kaj Gohbach | ||
- Maldekstraj | Oker, Fuhse, Wietze kaj Leine | ||
| |||
La rivero estas la plej akvoriĉa alfluo al la rivero Weser. Ĝi forkondukas la akvon el teritorio de 15.744 km², pli malpli triono el la teritorio, kies akvo entute iuvoje enfluas la riveron Weser.
Kiel klarigo de la nomo, kiu dum la jaro 781 dokumente skribiĝis Alera, dum 803 Elera kaj dum 1096 Alara, ekzistas du eblecoj:
La rivero Aller fontas en la proksimeco de la loko Seehausen kaj norde de Oschersleben (Bode), en la nordoriento de la ebena pejzaĝo Magdeburger Börde en Saksio-Anhalto. La rivero ekestas el pluraj fontaj rojoj, kiuj situas sur la areo de la komunumoj Wormsdorf (parto Gehringsdorf), Ovelgünne (parto Siegersleben) kaj Eggenstedt. La rojo de Eggenstedt estas la plej suda.
De tie la rivereto fluas unue nordokcidenten, post la loko Oebisfelde kaj la limo inter Saksio-Anhalto kaj Malsupra Saksio) ĝi turniĝas okcidenten kaj plufluas, post iom da vojo denove nordokcidenten, tra Wolfsburg, Gifhorn, Müden (Aller), Wienhausen, Celle (de ĉi tie ŝipe pasebla, Winsen (Aller), Ahlden, Rethem (Aller), Verden (Aller) kaj enfluas kelkajn kilometrojn okcidente de Verden, en Eissel, en la riveron Weser, kiu mem enfluas la Nordan Maron.
La rivero Aller konsideriĝas unu el la malmultaj almenaŭ grandparte netuŝitaj pli grandaj riveroj en Germanio. Ĝi fluas en natura pejzaĝo tra arbaroj kaj herbejoj, pasas malgrandajn historiajn vilaĝojn kaj urbetojn, kaj tial havas grandan signifon por ripozemuloj el la tuta nordokcidenta Germanio, kiuj migre aŭ pli ofte biciklante esploras la riveran vojon.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.