From Wikipedia, the free encyclopedia
Hans KLEIN (naskiĝinta la 9-an de novembro 1940 en Sibio) estas rumanlanda luteranisma teologo apartenante al la malplimulto de la transilvaniaj saksoj.
Hans Klein | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de novembro 1940 (83-jaraĝa) en Sibiu |
Lingvoj | rumana |
Ŝtataneco | Rumanio |
Okupo | |
Okupo | universitata instruisto politikisto |
Klein, filo de la posta episkopo Albert Klein, studinte teologion en sia naskiĝurbo kaj trapasiginte la vikariecon en Liebling, ordinitis pastoro en Lugoj en la 1963-a jaro. En 1966 li iĝis paroĥestro en Criț antaŭ doktoriĝo en la jaro 1972. Vokitis li samjare kiel docento pri la Malnova Testamento kaj religihistorio al la teologia altlernejo de Sibio. Inter 1982 kaj 2011 li tiuloke agadis kiel profesoro pri la Nova Testamento (ekde 2006 la altlernejo estas parto de la Lucian-Blaga-universitato).
Paralele li deĵoris inter 1992 kaj 1998 kiel urba ĉefpastoro de Sibio kaj inter 1994 kaj 2007 kiel vicepiskopo de la Evangelia eklezio de Aŭgsburga konfeso en Rumanio. Lia ĉefa esplorkampo estas sendube la evangelio laŭ Luko pri kiu li publikigis en 2006 komenton ampleksegan.[1]
En 1989 Klein estis inter la fondintoj de DFDR, kie kolektiĝis ĉefe la germanlingvaj rumaniaj ŝtatanoj. Por la partio DFDR li estis inter 1992 kaj 1995 prezidanto kaj inter 1992 kaj 2011 ano de la sibia konsilantaro. Intertempe li eĉ membriĝis al la distrikta konsilantaro. En 2003 li ricevis la oran honorblazonon de la Samlandanaro transilvania (Landsmannschaft der Siebenbürger). La prezidantecon de la sibia filio de DFDR li plenumis ĝis marto 2018.[2]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.