Laupersdorf estas komunumo en la distrikto Thal en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 1 656 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Rapidaj faktoj komunumo en Svislando ...
Laupersdorf
Thumb
Blazono de Laupersdorf
Blazono de Laupersdorf
Thumb
Vilaĝeniro de Laupersdorf dum matena nebulo en januaro
Vilaĝeniro de Lauperdorf dum matena nebulo en januaro
komunumo en Svislando
Kantono Soloturno
DistriktoThal
Geografia situo CH1903: 616087 / 240511 (mapo)47.3152777777787.6513888888889

Thumb

Nombro de loĝantoj1656
Areo15,52 km²
Alteco493 m super marnivelo
Poŝtkodo4712
Komunumkodo2426
Thumb
Mapo de Laupersdorf
Mapo de Laupersdorf
vdr
Fermi

Geografio

Laupersdorf situas en la valo de la rivero Dünnern ĉe la suda deklivo de la montĉateno Brunnersberg, kiu apartenas al la Soloturna Ĵuraso. Krom la ĉefvilaĝo al la komunumo apartenas la nova kvartalo Vorstatt, la vilaĝeto Höngen, kaj la setlejoj Änerholz, Raucheln, Riemenrüt kaj Schad.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 15,52 km², de kiuj laŭ statistiko de 1997 47% estas kovritaj de arbaro, 47% servas por agrikulturo kaj 5% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj

La komunumo Laupersdorf limas en nordo al Mümliswil-Ramiswil, en oriento al Balsthal, en sudoriento al Niederbipp (BE), en sudokcidento al Wolfisberg (BE), kaj en okcidento al Matzendorf.

Trafiko

Laupersdorf situas ĉe la kantona ĉefvojo n-ro 30 de Balsthal al Moutier. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per poŝtaŭtolinio de Gänsbrunnen al Balsthal. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas proksimume 6 kilometrojn sudoriente en Oensingen.

Historio

La unua dokumenta mencio de Laupersdorf datiĝas el la jaro 968 kiel Luiperestorf.

La supera jurisdikcio dum mezepoko apartenis al la Grafejo Buchsgau, kiu en la jaro 1426 estis akirita de la urbo Soloturno. De tiam ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798 Laupersdorf apartenis al la soloturna voktejo Falkenstein kaj la tribunalo Matzendorf. [2]

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj

Bildoj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.