From Wikipedia, the free encyclopedia
La distrikto Thal estas administra unuo de Kantono Soloturno. Ĝi havis 14 108 loĝantojn la 31-an de decembro 2008. Ĝia ĉefloko estas la komunumo Balsthal. Kune kun la distrikto Gäu ĝi formas la oficdistrikton Thal-Gäu.
Distrikto Thal | |
---|---|
Distriktoj de Kantono Soloturno | |
Kantono | Soloturno |
Ĉefloko | Balsthal |
Geografia situo | CH1903: 618502 / 240673 (mapo)47.3166666666677.6833333333333 |
Nombro de loĝantoj | 14108 (2009-12-31) |
Areo | 139,33 km² |
Loĝantardenseco | 101 loĝantoj/km² |
Federacia Kodo | 1102 |
La distrikto Thal etendiĝas laŭlonge de la rivero Dünnern en la Soloturna Ĵuraso de Holderbank kaj Balsthal en oriento ĝis Gänsbrunnen en okcidento.
En la jaro 2009 la distrikto Thal estis rekonita kiel naturparko de nacia signifo. Bazo de la parkaktivecoj estas precipe la eblecoj por naturturismo, kiel ekzemple migrado laŭlonge de la Ĵuraso de Thal.
La distrikto Thal konsistas (stato en 2009) el 9 komunumoj, el kiuj la ĉefloko Balsthal estas la plej granda. Jen la listo:
Blazono | Nomo | Loĝantoj (2009-12-31) |
Areo en km² |
Komunumkodo |
---|---|---|---|---|
Aedermannsdorf | 551 | 12.88 | 2421 | |
Balsthal | 5703 | 15.69 | 2422 | |
Gänsbrunnen | 93 | 11.36 | 2423 | |
Herbetswil | 536 | 16.35 | 2424 | |
Holderbank SO | 634 | 7.79 | 2425 | |
Laupersdorf | 1656 | 15.52 | 2426 | |
Matzendorf | 1295 | 11.29 | 2427 | |
Mümliswil-Ramiswil | 2516 | 35.48 | 2428 | |
Welschenrohr | 1124 | 12.97 | 2429 | |
Totale | 9 | 14108 | 139,33 | 1102 |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.