rusia aktoro de teatro kaj kino From Wikipedia, the free encyclopedia
Grigorij Devidoviĉ Sijatvinda (ruse Григорий Дэвидович Сиятвинда; n. la 26-an de aprilo 1970, Tjumeno, Sovetunio) estas rusia teatra kaj kina aktoro, laŭreato de la Ŝtata Premio de Rusio (2003)[1], ricevinto de la titolo Estimata Artisto de Rusio (2006)[2].
Grigorij Sijatvinda | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de aprilo 1970 (54-jaraĝa) en Tjumeno |
Lingvoj | rusa |
Ŝtataneco | Rusio |
Alma mater | Teatra Instituto de Boris Ŝĉukin |
Okupo | |
Okupo | teatra aktoro prezentisto televida prezentisto aktoro filmaktoro televida aktoro |
Li naskiĝis la 26-an de aprilo 1970 en Tjumeno. Pli korekta transskribo de lia familinomo estus Sjatuinda, sed okazis eraro kaj li ricevis la nunan familinomon. En pasporto li estis registrita kiel ruso[3]. En adolesko li deziris ŝanĝi la familinomon al tiu de sia avo Gorbatov, sed poste rezignis je tio[4].
La gepatroj geedziĝis kaj loĝis en Ĥarkivo, Ukraina SSR, kie ili studis en universitato (la patrino en matematika fakultato, kie ŝi obstine klopodis abiturientiĝi dum kvar jaroj, kaj la patro en kuracista fako). Post kiam la patro finis la studadon, li translokiĝis al Zambio por aranĝi ĉion por la familia vivo kaj la patrino sen fini la universitaton revenis al Tjumeno por naski la bebon. Poste ili flugis al la patro kaj de la dua ĝis la kvina vivojaro Grigorij loĝis kun siaj gepatroj en Zambio, en komunloĝejo[5]. Kun aliaj familianoj li parolis en la angla, do bone lernis la lingvon. Li diras ke tute ne memoras la patron. Poste la gepatroj disiĝis kaj li revenis kun la patrino al Tjumeno. La patrino pretus resti en Zambio, sed laŭ loka leĝo post la divorco la filo devas resti kun la patro. Ŝi alfrontis malfacilaĵojn reveni al Sovetunio, do enmiksiĝis ŝia patro, veterano de la Dua mondmilito, kiu venis al la Ministerio pri defendo en Moskvo kaj petis helpon de la aŭtoritatoj. Pri Zambio li diras ke almenaŭ tiutempe tio estis komforta lando kun vivnivelo pli alta ol en Sovetunio[6]. Oficiale liaj gepatroj divorcis kiam li havis 15 jarojn[4].
En Tjumeno ili loĝis en eta apartamento en la malnova domo de la Stalin-periodo en strato Maurice Thorez, kun geavoj kaj praavino. En 1987 la familio transloĝiĝis al la 1-a Transrivera mikrodistrikto[7]. La patrino poste edziĝinis denove al la tjumena pentristo Anatolij Kvasnevskij[8] kaj li havis sufiĉe bonan rilaton kun la bopatro, sed sia vera edukisto konsideras la avon. Li ne havas gefratojn laŭ la patrino. Dum du jaroj, pasigitaj en Tjumeno, li komplete forgesis la anglan, do lernis ĝin denove en la prestiĝa lernejo N 21, kiu specialiĝis pri instruado de la angla.
Li estis la sola afrikdevenulo en la urbo kaj poste rememoris, ke troa atento ĝenis lin[3][9]. Tamen li diras ke samlernejanoj simpatiis al li kaj li estis aktivulo en la lernejo, okupis diversajn postenojn. Sed tute libere li eksentis sin nur en Moskvo, kie komprenis ke en la urbego neniu atentas lin. Li mem konsideras sin ruso[10].
Eksteraj objektoj | |
---|---|
Portreto de la juna Grigorij fare de tjumena pentristo | |
Li lernis tre bone, ĉiam havis nur la plej altajn poentojn kaj finis la lernejon kun unusola "4" (laŭ kvinpoenta sistemo) pri fizika kulturo, do nur iom sen atingi arĝentan medalon[10]. Ekde la 12-a vivojaro kvar jarojn li frekventis la draman sekcion en la Domo de Junpioniroj. Ĝia gvidanto Tamara Nikolajevna prognozis al li bonan aktoran karieron kaj sugestis veturi al Moskvo por studi en profesia aktora lernejo. Li rememoras ŝin tre dankeme kaj ĉiam vizitas, vojaĝante al Tjumeno[11]. En tiu sekcio li unuan fojon aktoris, ludante Ivanĉjon en fabelo "Du aceroj".
|
Li rememoris, ke post spekti la filmon "D'Artagnan kaj tri muskedistoj"ru kie D'Artagnan-on ludis la fama artisto Miĥail Bojarskij, li definitive decidis iĝi aktoro[9]. Li tre ŝatis ankaŭ la filmon "Servisto de du mastroj", en kiu ludis Konstantin Rajkin[11]. Li vizitis ankaŭ muziklernejon, sed por mallonge[8].
Post fini lernejon li abiturientiĝis en la Tjumena Industria Universitato ĉe fakultato de teknika kibernetiko, fako "aŭtomatiko kaj telemekaniko", ĉar en lernejo li konatiĝis kun programado kaj ekŝatis ĝin. Sed post duonjaro li venis al tiea studenta teatro kaj tio iĝis lia ĉefa okupo[10][11]. Post la unua lernojaro li estis rekrutita (kiel atinginta rekrutaĝon) kaj dum 14 monatoj militservis en vilaĝo Peĉi en Belorusa SSR en tanka lernotrupo[10]. Ankaŭ en la armeo li estis konsiderata inter plej bonaj soldatoj kaj eĉ atingis rangon de ĉefsoldato (ruse ефрейтор)[3] kaj poste serĝento[12]. Post reveni al la universitato li studis ĝis la tria studojaro, sed ne tre entuziasme, poste malsukcesis ĉe ekzamenoj kaj estis eksigita[11]. Post tio en 1992 tri monatojn li laboris en loka televidkompanio "Region-Tjumen" kiel asistanto de reĝisoro[10][13]
Post tio li decidis komenci aktoran karieron kaj abiturientiĝis en la Teatra Lernejo de Boris Ŝĉukin (Moskvo), ĉe kurso de Alla Kazanskaja, kiun li finis en 1995. Unue li malsukcesis trapasi la ekzamenon, do provis sin ankaŭ ĉe la VGIK ĉe la kurso de Armen Dĵigarĥanjan, sed poste revenis al la unua lernejo kaj sukcesis[10]. Li rememoras, ke ekzamenintoj iom dubis pri lia estonta kariero, ĉar nigrulaj roloj maloftas en la rusiaj teatro kaj kino. En la universitato li estis tre fervora kaj gvidis interalie sian studentan grupon. Jam dum studado li eklaboris en la Teatro de Vaĥtangov, kie en 1994 li unuafoje partoprenis en spektaklo "Mi ne plu konas vin, kara" (ruse Я тебя больше не знаю, милый) de reĝisoro Roman Viktjuk. Post fini la lernejon li eklaboris kiel aktoro en la teatro Satirikon kun kies estro Konstantin Rajkin li konatiĝis dum lia vizito al la lernejo. Ili kunlaboras tre bone, havas similajn vidpunktojn kaj ofte oni eĉ mokas lin kiel ĝemelon de la reĝisoro, aludante ankaŭ al ekstera simileco[9].
En 1997 li debutis en kino, aperinte en la komedia filmo de reĝisoro Valerij Ĉikov "Ne stultumu..." (ruse Не валяй дурака…). Li ludis Vasilij, filon de forĝisto. En 1999 li aperis en melodramo "Tiaj liberaj papilioj" (ruse Такие свободные бабочки), en 2001 — en televidserioj "Rostov-paĉjo" (ruse Ростов-папа) kaj "Mamuka" (ruse Мамука)[9].
En 2003 li por mallonge estis prezentisto de la televidprogramo "Mateno" ĉe NTV (ruse Утро)[9].
En 2005 li ludis banditon laŭ kromnomo Melongeno (ruse Баклажан) en la populara filmo "Blindludo" (ruse Жмурки). Lia rolulo en scenaro estis priskribita kiel ekstreme nigra, pro kio la reĝisoro unue rifuzis lin, dirinte ke li estas "kafo kun lakto", do malkongruas al la necesa bildo. Sed li dum certa tempo vizitadis solarion, ŝokante ties servistaron, sed fine ricevis la rolon[4].
Sekvis krima dramo "Mortiga forto — 6" (ruse Убойная сила — 6) kaj en 2007 la fantasta agfilmo "Paragrafo 78" (ruse Параграф 78) kie li ludis aventuriston Fesivalo (ruse Фестиваль)[9].
En 2007 li partoprenis en la televidspektaklo "Glacia periodo" (ruse Ледниковый период) en la Unua Televidkanalo kaj aperis en muzikfilmeto por kanto "Virina somero" (ruse Бабье лето) de kantistino Slava. Sekvis roloj en la filmoj "Ĉampiono" (ruse Чемпион) en 2008 kaj "Repago" (ruse Возмездие) en 2011[9].
En 2015-2019 li ludis hotelestron Miĥail Ĝekoviĉ en la televidserio "Kuirejo" (ruse Кухня), poste en la televidserioj "Hotelo Eleon" (ruse Отель Элеон) kaj "Grand" (ruse Гранд)[14].
La teatra premio "Mevo" en la kategorio "Rompo" (1999).
La premio "Idolo" en la kategorio "Espero de la jaro" (2000) pro plenumo de 14 roloj en spektaklo "Kvarteto".
La Ŝtata Premio de Rusio (2003)[1].
La titolo Estimata Artisto de Rusio (2006)[2].
Li nomas sin homo tre fermita, evitanta publikan vivon. Por rolo en la filmo "Ŝoseo M7" (ruse Трасса М7) li devis ekhavi orelringon, do finfine faris tion pri kio kaŝe delonge revis. Li deziris fari ankaŭ plurajn tatuojn, sed post aŭdi dum iu aranĝo ke ĉeestintaj virinoj konfuzis lin kun repkantisto Timati, li rezignis je tiu ideo[15].
Li edziĝis komence de 2007 al dancistino kaj koreografo Tatjana, kiu estas dek jarojn malpli aĝa ol li. Ili konatiĝis dum filmado de la filmo "Kinofestivalo" (ruse Кинофестиваль) en 2006. En tiu ĉi filmo li ludis ministron, kiu devis danci kun du baletistinoj, unu el kiuj estis Tatjana. Post du monatoj ili renkontiĝis denove ĉe filmado de la filmo "Kompatinda etulino" (ruse Бедная крошка). Post duonjaro ili ekloĝis kune kaj poste geedziĝis[9]. Ili ne havas infanojn.
Malsame ol ŝi, Grigorij ne speciale interesiĝas pri sporto (kvankam en 2012 gajnis oran medalon en sportkonkurso pri sceneja skermado, kie li reprezentis Kazaĥion)[16], ŝatas mastrumi sian apartamenton en Moskvo, legi librojn, promeni en parkoj, fiŝkapti kaj preferas kviete ripozi kun familianoj ol festeni kun gastoj. Li ŝatas kuiri, speciale la ukrainajn pladojn. Li kredas je mistiko kaj aŭguraj signoj[11][9].
La patro de Grigorij poste transloĝiĝis al Londono, kie edziĝis denove. Li havis infanojn de alia edzeco, ili loĝas en Londono kaj aliloke[17]. Aliaj parencoj loĝas en Afriko kaj Eŭropo. Sume li havis naŭ gefratojn kaj diris, ke malgraŭ tio ke la patro forlasis ilin ĉiujn junaĝe, ili ĉiuj amegas lin, kio lin bone impresis[16]. La patro renkontiĝis kun Grigorij nur unufoje, kiam li veturis al Tjumeno kaj li jam havis 12 jarojn. Li fojfoje sendis donacojn kaj leterojn al sia malnova familio. Li mortis en 2013[6].
Foje li partoprenis filmadon en Sud-Afriko, sed malgraŭ siaj atendoj eksentis nenian ligon al ĝi. Li rememoris ke lokaj nigruloj konsideris lin blankulo[6].
Li estas relative malalta (168 cm)[15].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.