jamajka kantisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Gregory Anthony Isaacs, plej ofte konata kiel Gregory ISAACS, (Fletchers Land, Kingstono, Jamajko, 15a de julio 1951, Londono, 25a de oktobro 2010)[1] estis jamajka kantisto kaj kantoverkisto de regeo.
Gregory Isaacs | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de julio 1951 en Kingstono |
Morto | 25-an de oktobro 2010 (59-jaraĝa) en Londono |
Mortokialo | Pulma kancero |
Tombo | Jamajko |
Ŝtataneco | Jamajko |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | kantisto |
Li ekkarieris en 1968 per debuta disko kun Winston Sinclair, nome Another Heartache, registrita de la produktoro Byron Lee. Tiu unuopaĵo estis malmulte vendita kaj poste Isaacs ekformis grupon kun aliaj du artistoj (Penroe kaj Bramwell), nome triopo The Concords, kiu registris por Rupie Edwards kaj Prince Buster. Ekde 1970 Isaacs ekkarieris kiel soloisto.[2] En 1974 li eklaboris kun la produktoro Alvin Ranglin, kaj samjare li havis sian unuan unuopaĵon en rango unua en la listo de pintaj sukcesoj de Jamaiko per «Love Is Overdue».[3] Inter 1977 kaj 1978, Isaacs denove asociiĝis kun Alvin Ranglin kaj registris serion de sukcesoj kiel «Border» kaj «Number One» por la entrepreno Ranglin's GG.
En 1981, li faris sian unuan aperon en la festivalo Reggae Sunsplash kaj poste translokiĝis al la diskeldonejo Charisma Records, kiu lanĉis albumojn kiel The Lonely Lover kaj More Gregory kun serio de sukcesaj unuopaĵoj kiel «Tune In», «Permanent Lover», «Wailing Rudy», kaj «Tribute to Waddy».[4]
Pli ol kvin cent albumoj de Gregory Isaacs estis lanĉitaj dum sia muzikkariero, multaj el kiuj estas kompilaĵoj. Oni listigas jene studialbumojn kaj originan materialon:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.