papo de la katolika eklezio From Wikipedia, the free encyclopedia
Gregorio la 7-a (naskiĝis ĉirkaŭ 1020 en Ildebrando de Aldobrandeschi el Soano (Toskanio, Italio), mortis la 25-an de majo 1085) estis papo de la Katolika Eklezio ekde la 22-a de aprilo 1073 ĝis la morto.
Gregorio la 7-a | ||
---|---|---|
papo de la katolika eklezio | ||
Naskonomo | Ildebrando/Hildebrando de Soano | |
Pontifiko | de 6-a de marto 1059 [#] | |
ĝis (dato mankas) | ||
Antaŭulo | Aleksandro la 2-a | |
Sekvanto | Viktoro la 3-a | |
Persona informo | ||
Naskiĝo | ĉirkaŭ 1020 en Sovana, Papa Ŝtato | |
Morto | 25-an de majo 1085 en Salerno, Reĝlando Sicilio | |
Tombo | Salerno Cathedral [#] | |
Lingvoj | latina lingvo [#] | |
sanktulo | ||
Festotago | 25-a de majo | |
Atributoj | tiaro, mitro | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Li translokiĝis al Romo, eble, en 1028 kie li estis instruita kaj edukita ĉe patra onklo abato de la monaĥejo Sankta Maria ĉe Aventina Monto. Sekvinte (1046) al Germanio la enprizonigitan papon Gregorion la 6-an, post ties morto li decidis monaĥiĝi ĉe abatejo de Cluny (Francio), kie perfektigis sian pristudan preparon kaj kie, pro sia devoteco kaj grava prudento, li estis alte estimata precipe de estonta papo Leono la 9-a. Kun la permeso de tiu ĉi li revenis monaĥe servi en la ekstermurega monaĥejo Sankta Paŭlo en Romo, kie li estis elektita abato. Nemulte poste, li estis promociita Kardinalo de Sankta Roma Eklezio kaj oficis sub la papoj Leono la 9-a, Viktoro la 2-a, Stefano la 9-a, Nikolao la 2-a kaj Aleksandro la 2-a, de kiuj ricevis taskojn de papa delegito en multaj gravegaj internaciaj aferoj en Francio kaj Germanio.
Post la morto de Aleksandro la 2-a li estis unuanime levita al la Sanktapetra Sojlo sin nomigante per simbola nomo de Gregorio, honore al la papo enprizonigita. Lia programo puŝis lin defendi ĉiuforte la liberon kaj sendependecon de la eklezio fronte la sekularaj povoj entrudiĝintaj en la regadon de la eklezio per proprainiciata elektigo kaj enocifigo de la episkopoj. Tio kondukis al konflikto kun Henriko la 4-a, imperiestro de la Sankta Romia Imperio: fama estas la malsupreniro (1074) de tiu lasta al Canossa (Toskanio) por repaciĝi kun la papo kiu lin ekskomunikis kaj liberigis liajn subulojn el ĵuro feŭde obei pro la imperiestra (subtenita de kelkaj espiskopoj) decido depapigi la saman Gregorion la 7-an.
Famega, kaj riĉa je konsekvencoj, estas lia dekreto, poste nomita Dictatus papae, en kiu estas listigitaj iuj rajtoj de la eklezio fronte al la ŝtataj povoj.
Rilate tiun lukton, diratan ankaŭ investitura konflikto, inter la papo, serĉanta absolutan sendependon por la tuta eklezio, kaj la imperiestro serĉanta monon el la investituroj por funkciigi la ŝtaton, laŭ historiistoj kaj opiniistoj, io ekscesis kvankam la papo devis evitigi ke la eklezio fariĝu ŝtata afero. Nur en la estontaj jarcentoj la ideoj maturiĝe klariĝos.
La finvivaj vortoj de Gregoro estis: “Mi ŝatis justicon kaj malŝatis maljusticon, por tio mi mortas en ekzilo”. Li mortis en Salerno (Italio), en kies katedralo oni ripozigis lian mortrestaĵon. Lin leviĝis al digneco de sanktulo papo Paŭlo la 5-a en 1606. La kontrasto kun la Sankta Romia Imperio ne malhelpis, ke papo Gregorio energie celus al reformo en la eklezio interalie favorante, kun precizaj normoj, la elekton de dignaj pastoroj en la regado de la diocezoj.
Papo antaŭa: Aleksandro la 2-a, la sekva papo: Viktoro la 3-a.
Vidu Dictatus Papae.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.