konceptoj por ekologia novigo de la kapitalismo From Wikipedia, the free encyclopedia
Verda Nova Interkonsento (jen angle, IFA: [ˈɡɹiːn ˈnuː ˈdiːl]) [noto 1], estas aro da rimedoj, en kiuj vivmediaj iniciatoj estas ekonomie stimulataj. Diversaj programoj estis proponitaj dum la ekonomia krizo en 2008 sub la nomo Green New Deal (mallonge GND). Ekde la 2010-aj jaroj, la anglalingva termino estis ĉefe uzata por iniciatoj kontraŭbatali la tutmondan plivarmiĝon.
Origine ĝi estis proponita kiel pako de usonaj leĝoj celantaj solvi la problemon de klimata ŝanĝo kaj ekonomia malegaleco. La nomo rilatas al la New Deal (en traduko "nova interkonsento"), serio de ekonomiaj kaj sociaj reformoj entreprenitaj de prezidanto Franklin D. Roosevelt dum la jaroj inter 1933 kaj 1936.[2]
Organizaĵoj kiel Sierraclub.org, Greenpeace kaj Friends of the Earth (Teramikoj Internacia) subtenas la proponon pri Verda Nova Interkonsento[3].
Pluraj gravaj tutmondaj ekonomioj kiel Barato, Ĉinio, Eŭropa Unio kaj Usono komencis implementi iujn politikojn celantajn la Novan Verdan Interkonsenton[4].
La 22-an de oktobro 2008 la Naturmedia Programo de Unuiĝintaj Nacioj prezentis la Iniciaton pri Verda Ekonomio, ankaŭ nomatan Tutmonda Verda Nova Interkonsento (en anglalingva formo Global Green New Deal aŭ GGND).
La 11-an de decembro 2019, la Eŭropa Komisiono prezentis sian Eŭropan Verdan Interkonsenton kun la ĉefa celo atingi klimate neŭtralan ekonomion antaŭ 2050[5]. Ĝis 2030 la celo estas redukto de 50% en emisioj de karbona dioksido en ekonomio.
Ekologia civilizo (ĉine pinjine shengtai wenming) estis skribita en la konstitucion de Ĉinio kiel la ideologia kadro por la naturmediaj politikoj, leĝoj kaj edukado de la lando. Ĝi ankaŭ estas pli kaj pli prezentata ne nur kiel respondo al media degradiĝo en Ĉinio, sed kiel vizio por nia tutmonda estonteco[6]. Ĉina ŝtatprezidento Xi Jinping deklaris ke Ĉinio plialtigos sian klimatan ambicion strebante al karbona neŭtraleco ĝis 2060[7].
Jill Stein parolis pri la Verda Nova Interkonsento jam en 2012. La koncepto estas oficiale en platformo de la Verda Partio de Usono[8].
La GND estas ankaŭ subtenata de ne malmultaj usonaj politikistoj kiel Rashida Tlaib, Ilhan Omar, John Lewis, ĉiuj de la Demokratia Partio de Usono.
Usona prezidento Donald Trump (Republikana Partio de Usono) estas kontraŭ la ideo de Verda Nova Interkonsento[9]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.