Remove ads
vendredo antaŭ Pasko From Wikipedia, the free encyclopedia
Sankta Vendredo aŭ Granda Vendredo en kristanismo estas vendredo antaŭ Pasko, parto de Sankta semajno kaj Paska tritago. Tiu ĉi tago estas rememoro de morto de Jesuo Kristo sur kruco.
La liturgio de la Latina Eklezio enhavas legadojn el la Biblio, i.a., la Pasiono de Johano, ofte prezentata drame aŭ muzike. Aparta parto de la liturgio estas longaj propetoj por la eklezio, por papo, por servantoj de eklezio kaj por ĉiuj kredantoj, por kateĥumenoj, por unueco de la kristanoj, por judoj, por tiuj, kiuj kredas en Dio, sed ne kredas en Kristo, por politikistoj, por ŝtatuloj, por tiuj, kiuj suferas. Sole en tiu ĉi tago estas ankaŭ parto de liturgio adorado de kruco kaj oni ne solenas en ĝi eŭĥaristion, sed oni donas komunion el hostioj ŝanĝitaj en Verdan ĵaŭdon.
Apartaj diservoj okazas en multaj protestantismaj eklezioj.
Ortodoksuloj kaj orientaj katolikoj ankaŭ ne solenas eŭĥaristion, sed ili trifoje dum la tago kunvenas por preĝi. La Granda vendredo estas unu el tagoj de severa fasto.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.